Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/234

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

von por esti. La impreso produktita de la senĉesa ĉeestado de Fradeko fine malakrigis preskaŭ plene tiun senton pri alia forkuranta Herbeno, kiu eble ne renkontis en la mondo unu solan angulon, en kiu li povos ripozigi sian kapon.

La edzo de Reĝino tiel bone komprenis tion, kio okazas, ke ian tagon li diris al Klozelo:

— Ho! tiun personecon de Herbeno! Ĝi min enpenetras, ĝi min dronigas kiel altiĝanta tajdo. Vane mi kontraŭbatalas, vane mi krias tre laŭte: “Ne, ne; vi eraras; mi estas mi, ne alia; Petro, ne Fernando!” Neniu volas min kredi. Iom post iom oni malplenigas mian estaĵon; ĉiutage oni elĉerpas mian animon, guton post guto. Mian kompatindan mion ĉiuj homoj volas fortiregi for de mi: mi staras sola por ĝin defendi.

La junulo estis parolinta kolere: tamen la advokato ŝajnis nur duone konvinkita. Ĉar, direktinte al Petro suspektoplenan rigardon, li lin lasis, murmurante:

— Ĉu li estas sincera?


Se tiu fenomeno estis ebla por tiuj, kiuj ne kredis al la identeco de du viroj, kiel forte ĝi devis sentiĝi por Reĝino, kiu estis necerta, kaj precipe por Beatrico, kiu neniam dubis eĉ unu minuton.

La apudestado preskaŭ ĉiutaga de ŝia bokuzo, kiun ŝi kredis esti ŝia edzo, iom post iom malakrigis ŝian unuan doloron. Tial ke Fernando vivas apud ŝi, tial ke ŝi estas retrovinta lin parte, estas neeble, ke en venonta tago, ŝi ne lin reakiros tute.

Kie kaj kiamaniere? Tion ŝi ne povis scii, eĉ ŝi ne serĉis diveni; sed tio ŝajnis al ŝi neevitebla. Tiu espero sufiĉis por doni al ŝi necesan paciencon, kaj ebligi, ke ŝi atendu sen tro da kortuŝaĵoj la horon, en kiu ŝia revo fariĝos fine realaĵo.

Subtenite de tiu ideo, Beatrico refariĝis preskaŭ gaja, des pli ke, dank’ al la intimeco de la familia vivo, ŝi ju