Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/235

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pli sentis, ke de tago al tago pligrandiĝas la simpatio, kiun Petro sentas al ŝi.

Certe Reĝino ĉiam troviĝis inter li kaj ŝi. Estis neeble, ke preskaŭ ĉiutage ne ofendas ŝiajn okulojn la vidaĵo de ilia geedza senĝeneco. Tamen ŝi suferis multe malpli ol ŝi tion timis en la pasinta tempo. Konvinkite, ke Fernando ĉiam amas ŝin kaj ludas apud sia rajta edzino nur rolon por erarigi la apudestantojn, sinjorino Herbeno havis iluzion, ke ŝi estas edzino de grandtalenta aktoro, kiu faras al aktorino antaŭ entuziasmigita publiko la plej pasiajn amkonfesojn. En tiaj kondiĉoj ĉiu sento de ĵaluzeco fariĝas ridinda, tial ke ĝi havas neniun motivon por esti.

Estas ĝuste tiu sintenado tio, kio kolerigis Reĝinon. Se Beatrico estus montriĝinta malĝoja, ĉagrena, ĉiam en larmoj, sinjorinon Fradeko ne estus maltrankviligintaj tiuj montroj de malespero. Sed kontraŭe ŝi vidis sian kuzinon afabla, sprita, vidanta sen kortuŝeco la montrojn de amemo, kiujn en ŝia ĉeesto ŝi afekte malŝparis al sia edzo. Beatrico ŝajnis tiel certa, ke ŝi potencas, tiel kovinkata, ke ŝi venkos, ke kruelega ĵaluzeco ekkaptis Reĝinon, kaj ŝin skuadis tutan. Cetere Petro faris ĉion, kio estas ebla, por pliakrigi tiun malbonan senton. Ĝentila kaj afabla apud Beatrico, li zorge utiligis ĉiujn okazojn, kiuj prezentiĝis al li, por montri al sia bokuzino, kiel grande li ŝatas ŝin, kaj kiel feliĉa li estas, ke la hazardoj de l’ vivo ŝin metis sur lian vojon.

Vidante tiun ĉiam kreskantan intimecon, kiun nek unu nek alia penadis kaŝi, sinjorino Fradeko sin demandis kortuŝe, ĝis kia grado iris la aferoj.

Iam Fernando sen ŝanceliĝo trompis sia rajtan edzinon, kaj igis Reĝinon sia amantino: kial hodiaŭ Petro ne interŝanĝus la rolojn por alveni al sama rezultato?

Klozelo, kiu observis silentiĝante tiun duelon inter virinaj koketaĵoj, nevole memoris tiun pripenson, kiun Herbeno faris en la pasinta tempo, kiam li ne povis sin