Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/236

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

decidi al elekto: “Mi volus,” li diris, “ke estu al mi eble edziĝi kun ambaŭ.”

— Ĉu vere li estas Li? sin demandis la juna advokato ŝancelita. Ĉu lia neefektivigebla revo tamen efektiviĝis? Tiu streĉita situacio daŭris ankoraŭ dum kelkaj semajnoj, ĝis kiam Reĝino koleriĝanta, riskante, ke ŝi sin pereigos por ĉiam, se okaze ŝia nuna edzo havas nenion komunan kun ŝia iama amanto, diris iam al Petro:

— Aŭskultu min; mi ne akceptas partigon. Jam en la pasinta tempo mi cin avertis pri tio. Ci ne volis min aŭdi. En tiu epoko mi povis fari nenion; do mi estis devigata toleri cian kapricon. Sed nun, tial ke mi havas rajtajn privilegiojn, mi scios ilin valorigi kaj uzi.

— Kion signifas tiu patoso? Ci diras, ke en la pasinta tempo ci avertis Herbenon, ke ci ne akceptas partigon. Sed tiam ... Krimulino! ekkriis Fradeko, rapidante al Reĝino terurita, kun pugnoj streĉitaj, kun kongestita vizaĝo, timeginda pro kolerego; krimulino! ci estis lia amantino! Ha! mi tre bone rimarkis, ke ci ne estis plu virga, la vesperon de cia edziniĝo!

Sed la juna virino, kiu ne kredis, ke tiu kolero estas sincera, rapide rekonsciiĝis kaj respondis ironie:

— Kredeble ci tion sciis tiel bone kiel mi. Ĉu ci ne estas la sola homo, kiu ne povas min riproĉi pri tio? Aŭdante tiujn vortojn, Petro sentis, ke lia kolerego subite kvietiĝas.

Li metis sian manon sur siajn okulojn, rapide eliris, kaj kuris al sia laborĉambro, en kiu li sin enfermis.

Du horojn li restis en ĝi, enprofundiĝante en siaj pensadoj. Kiam li sin levis el la apogseĝo, en kiu li duonkuŝis kun kapo en manoj, li sin direktis per neŝanceliĝanta paŝo al la ĉambro de Reĝino. Estis videble, ke li prenis energian kaj nerevokeblan decidon.

Sinjorino Fradeko troviĝis ankoraŭ en la loko, en kiu ŝin lasis ŝia edzo. Ŝi same longe pripensadis. Por scii la