Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/237

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

veron, ŝi ludis sian lastan atuton. Kio devenos de tiu eble iom tro bravega provo?

— Reĝino, diris Petro sen kolero, respondu al mi sincere.

— Mi malamegas la mensogon, respondis la juna virino vivege, escepte tamen kiam ĝi estas trudita de situacio tiel danĝeroplena kiel la cia, ŝi aldonis, por korekti per tiu afablaĵo tion, kion ŝia senpripensa respondo povus enhavi da ofendeco por ŝia edzo.

— Nu, rediris Petro, se viro alia ol mi estus petinta de ci cian manon, ĉu ci estus konfesinta al li cian estintecon?

— Virino tia, kia mi estas, respondis fiere Reĝino, ne sin donas dufoje. Se tamen cirkonstancoj pli fortaj ol mia volo min estus devigintaj edziniĝi kun viro alia ol ci, mi ne estus lin trompinta. Ha! mi min konas tre bone. Mi estas amanta kaj ĵaluza ĝis frenezeco. Eble la pasio povos min instigi al krimo. Sed mi havas tro da malhumileco por min malaltigi por profito ĝis malkuraĝaĵo.

Fradeko fikse rigardadis sian edzinon. Li legis en okuloj de Reĝino esprimon de tia sincereco, ke li sin sentis konvinkita. Tiam li respondis:

— En tiaj kondiĉoj, ci estis prava antaŭ ne longe: mi ne povas cin riproĉi pri tio, kio okazis. Ne kun mi ci edziniĝis, sed kun Herbeno. Tial ke ci estis cia amantino, ci por li sola taŭgis. Ci volis ripari cian kulpon, kaj estas mi tiu, kiu toleras la konsekvencojn de tiu riparo. Tial ke ci ne kredas, ke ci min trompis, ci ne estas kulpa kontraŭ mi. La juna virino aŭskultis, muta pro miro.

Petro daŭrigis:

— Kion mi diros? Ĉiam tiun eternan frazon jam mil foje eldiritan: “Mi ne estas Herbeno.” Parolante, Fradeko rigardis floron de l’ tapiŝo.

Reĝino lasis flirti sur siaj lipoj rideton de nekredemo.

— Ci respondos kiel ĉiam, daŭrigis la junulo, per rideto ... Nu! kion mi diris? ekkriis Petro, kiu, relevante la kapon,