Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/238

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

surprizis tiun rideton, kiun Reĝino ne havis tempon malaperigi.

— Sed, amiko mia, kial ci obstine volas cin aliformigi en alian homon. Ci tion faru por la publiko, por la administracio, la afero estas akceptebla; sed por ni, por mi precipe, kiu cin konis tiel intime, tia provo ne povas sukcesi. Kiam oni deziras ŝajni alia persono, ol oni estas reale, la unua kondiĉo estas ne havi tikon, kiu perfidas. Dum Reĝino parolis, ŝi eltiris el albumo fotografaĵon de Fernando; poste prenante sur la kameno en velura kadro fotografaĵon de Petro, ŝi prezentis la du portretojn al sia edzo dirante:

— Rigardu kaj komparu. Fradeko prenis la du objektojn, kaj ilin atentege ekzamenis, dum lia edzino daŭrigis:

— Ci vidas. Se la pozoj kaj la vestoj ne estus malsamaj, mi estus tre embarasita por scii, kiun el tiuj du fotografaĵoj mi devas remeti en albumon; kaj kiun, en ĝian kadron. Kiam oni volas ludi konvene sian rolon, oni devas unue ŝanĝi la ŝajnon de sia vizaĝo. Sperta aktoro aliformigas sian kapon, por ke ĝi similu la kapon de persono, kiun li devas reprezenti. Ne zorgante pri tiu grava punkto, ci estis malprava. Tio pruvas, karulo, ke oni ne povas pripensi pri ĉio.

Fradeko respondis nenion, kaj daŭrigis kompari la du fotografaĵojn.

— Estas vere, li diris post momento; ĝis nun mi ne studis tiujn du portretojn kun la atento, kiun ili meritas: kaj la absoluta simileco de tiuj du figuroj montras al mi, ke estas neutile pli longatempe protesti. Ĉar ni supozu momente, ke mi estas vere Herbeno ĉenrompinta, mortkondamnita kaj ekzekutota se bedaŭrinde mi estas rekaptita, kia devas esti mia sintenado en tia danĝero? Ĝi estas: certigi al ĉiuj homoj, eĉ al miaj amikoj, eĉ al mia edzino, precipe al mia edzino, ke mi estas Fradeko; diri la samajn vortojn, havi la saman sintenadon, kiujn dirus kaj