Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/239

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

havus la viro, kies nomon mi prenis; kaj koleregi, kiam oni nomas min Herbeno; unuvorte fari ĝuste tion, kion mi faras. En tiaj kondiĉoj, estas neeble, ke la vero montriĝu. Ĉu mi estas Petro? ĉu Fernando? Tion neniu scias krom mi. Sed ci kaj ciaj amikoj havas neniun fundamenton, sur kiun vi povas apogi vian konvinkon, ĉar tio, kio konvenas al unu, konvenas al alia kun tiom da verŝajneco.

— Fine ekkriis Reĝino, ci do konfesas, ke ci estas Fernando! Petro havis skeptikan rideton.

— Se mi estas Fradeko, li respondis, mi ne povas konfesi, ke mi estas Herbeno, tial ke tio ne estas vera: kaj se mi estas Herbeno, mi ne povas ankaŭ ĝin konfesi, tial ke mia vivo estas minacita. Pro tio, mi forlasas kontraŭstaron, kiun mi rekonas neutila. Laca pro batalo, dezirante havi pacon, mi konsentas fariĝi la viro, kiu plej plaĉos al ci: Petron aŭ Fernandon elektu.

— Jen estas, laŭ mia opinio la sola afero farebla de ci: ĉar ci devas kompreni, ke tia komedio ne povas senfine daŭri.

— Nun mi petas de ci unu solan komplezon; promesu, ke ci min plezurigos pri tiu punkto. Neniam parolu pri estinteco, neniam veku memorojn, neniam aludu al fariĝoj, kiuj povus esti nur dolorigaj por mi.

Komprenante, ke ŝia edzo volas paroli pri tiu terura sceno de amrompo, kiu kaŭzis tiom da malfeliĉaĵoj, Reĝino respondis kun rideto plena je mistereco:

— Cian deziron mi kontentigos. Mi certigas, ke neniam ci havos motivojn por plendi pri mi.

La interparolado estis finiĝinta. Petro rigardis horon en horloĝo.

— Sed malfruiĝas, li diris, kaj ci ne estas ankoraŭ preta: ci tamen scias, ke tiun vesperon estas festo ĉe sinjoro Maziero.

— Post kvin minutoj ni povos eliri, respondis Reĝino, enirante en sian tualetejon.