Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/240

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed ŝi havis multe da malfacileco por butonumi siajn ŝuojn kaj alligi sian ĉapelon, tiel forte tremis ŝiaj manoj pro miro kaj kontento.

Fine ŝia edzo konfesis, ke li estas Fernando. Antaŭ momento, vidante tiun teruran koleron, kiu ekkaptis la junulon, ŝi sentis, ke dubo naskiĝas en ŝia cerbo; sed ĝi poste mortis tre rapide. Nun ĉio estas tute finita.

Dank’ al maltimega provo, kiu povis kosti al ŝi tre kare, Reĝino fine sukcesis elirigi Petron el lia muteco, kaj eltiregi el li lian sekreton. Ŝi sentis ke Fradeko ŝin malpardonas pro ŝia venko. Tamen la juna virino ne supermezure ĉagreniĝis pro tiu nova sintenado. Ŝi esperis, ke, dank’ al tempo kaj dank’ al multaj afablaĵoj, ŝi malaperigos el lia koro tiun bedaŭrindan impreson.

Nun, tial ke ŝi konas la veron, ŝi decidis, ke ŝi estos obeema al sia edzo, ne lin turmentos plu, ne lin embarasos per maldiskretaj demandoj, neniam aludos al la estinteco, kiu povas esti por li nur doloriga, fine fariĝos lia kunkulpantino pri la nova personeco, kiun vestis Fernando.

Tio estis necesega por lia trankvileco kaj lia sendanĝereco.

Pro tio, kiam ŝi eniris en la ĉambron, en kiu Petro surmetis sian frakon, ŝi diris per karesa kaj submetita voĉtono, kiu kontrastigis kun ŝiaj koleroj de lastaj tagoj:

— Timu nenion, karulo mia. Tial ke ci fidis al mi, cian sekreton zorge mi konservos en mia animo kaj neniu ĝin divenos.

Petro levetis siajn ŝultrojn, kaj, ne respondante, apogis sur elektran butonon.

— Venigu kaleŝon, li diris al la servistino.

Post kvin minutoj, la geedzoj veturis al la avenuo de Bois-de-Boulogne, kaj eniris en la grandan salonon de l’ hotelo, en kiu Maziero ilin atendis.