Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/241

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ĈAPITRO NAŬA

La festo brilis per ĝia tuta heleco. Coquelin estis deklaminta monologon, kaj fraŭlino Delna kantis sian faman arion de “la Kantinistino”, kiam Baptisto alpaŝis al la bankiero, kaj al li diris mallaŭte:

— Sinjoro, la edzino de via Sèvres’a ĝardenisto atendas en antaŭĉambro. Ŝi volas paroli al vi, kaj certigas, ke tio, kion ŝi havas por diri, estas tre grava kaj ne prokrastebla.

— Tre bone, mi iras al ŝi.

— Kio okazas? mia bona Ĝertrudo, demandis amike Maziero, vidante la malĝojegan mienon de tiu virino, kiun li multe ŝatis.

— Ha! sinjoro; kia malfeliĉo! Mi venas pro Filipo. Li suprengrimpis sur pomarbon por ekkapti neston. Vi scias, ke tute mallerta estas tiu kompatinda knabo: tio ne povas mirigi, tial ke li estas tiel kripla. Tiam li falis. Depost tiu momento, li ne moviĝas pli. Ne estas eble, ke okazis danĝera akcidento, ĉar la arbo ne estas tre alta.

— Ĉu vi venigis kuraciston?

— Jes, sinjoro, tuje. Sed vi scias, ke mi fidas nur al vi. Pro tio mi uzis vagonaron, kaj venis vin averti.

— Vi estis prava. Mi eliras kun vi.

La bankiero revenis al la salono.

— Senkulpigu min, li diris al siaj invititoj, kiujn li rapide informis pri la okazintaĵo. Mi uzos mian kvardekĉevalan aŭtomobilon; kaj post duono da horo mi estos reveninta.


Kiam la dommastro ne ĉeestis pli por altiri ĉirkaŭ si rondon da aŭskultantoj, ĉiuj invititoj grupiĝis laŭ siaj