Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/242

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

specialaj simpatioj; kaj privataj interparoladoj okazis ĉe la kvar anguloj de l’ salono.

Beatrico, kiu rimarkis la malgajan kaj priokupatan ŝajnon de Fradeko, venis al la junulo, kaj sidiĝis apud li.

— Vi estas malĝoja, ŝi diris, ameme premante liajn manojn. Vi scias, ke en mi vi havas fidindan amikinon, kiu vin amas. Konfidu al mi viajn ĉagrenojn.

La voĉo de la juna virino tremis. Ŝia interparolato estis kortuŝita.

— Ha! Beatrico, li ĝemis, kiom estas bedaŭrinde, ke mi ne konis vin pli frue ol Reĝinon.

— En tiu okazo, kion vi estus farinta?

— Nenion, ho ve! ĉar vi ne estas vidvino.

— Sed, se mi estus vidvino ...?

— Tiam kun vi mi estus edziĝinta.

Kvankam sinjorino Herbeno penadis potenci la elmontrojn de siaj sentoj, ŝi tamen ne povis kaŝi la grandegan ĝojon, kiu radiigis ŝian vizaĝon.

Fernando sin estis perfidinta. Ŝi malfermis la buŝon por respondi, kiam ŝi aŭdis malantaŭ si bruon de rompiĝanta porcelano.

Subite ŝi sin turnis. Malantaŭ la kanapo, sur kiu Beatrico kaj Petro sidis unu apud la alia, troviĝis malgranda tablo ornamita de florvazo.

Vidante de malproksime, ke ŝia edzo kaj ŝia kuzino estas okupitaj de privata interparolado, kiu ŝajnis al ŝi tro intima, Reĝino sentis, ke ŝia ĵaluzeco vekiĝas kaj kruele ŝin mordas en koro.

Farante neniun bruon, ne altirante la atenton de iu ajn el ĉeestantoj, ŝi sin ŝovis ĝis la tableto. Kaj dum ŝi ŝajnis ordigi la florojn, por doni al si sintenadon, ŝi perdis neniun vorton de l’ interbabilado.

Aŭdante la konfeson, kiun preterlasis Fradeko, ŝi ne povis deteni nevolan ekmovon, kiu ĵetis teren la florpoton.

Tiam ŝi sin turnis samtempe kiel sinjorino Herbeno,