Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/251

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pasigis en la intimeco de Beatrico, kiu sola havis sufiĉe da potenco por verŝi iom da konsoliga balzamo en lian kontuzitan koron.

Nokte li dormis en sia laborĉambro sur kaĝolito, kiun oni refaldis tage.

Dum tiu unua semajno Reĝino, konvinkita, ke instigis Petron al tia konduto nur negrava koleretado, sin sentis vundita pli en sia malhumileco ol en sia amo. Ŝia edzo revenos al ŝi baldaŭ: pri tio ŝi ne povis dubi.

Kiam ŝi rigardis sin en sia spegulo, ekzamenante la trajtojn de sia vizaĝo kaj la ondoliniojn de sia talio, ŝi pensis:

— Mi estas tro bela, por ke oni min forlasu tiamaniere. La amo, kiun mi inspiras, ne estas sento, kiun oni povas forgesi.

Kaj la malfeliĉa virino atendis. Ĉiujn noktojn, tuj kiam ŝi aŭdis en la apartamento la plej malfortan brueton, ŝi imagis, ke ĝi estas Petro, kiu eniras en ŝian ĉambron kun malfermitaj brakoj kun pardono sur lipoj, ĉion forgesinte.

Sed ho ve! ŝi ĉiam eraris.

Unu dua semajno fluis ankoraŭ.

Reĝino sentis, ke ŝia kuraĝo ŝanceliĝas. Tial ke ŝi estis malpotenca por kontraŭstari la danĝeron, por ĝin kontraŭbatali kontraŭe, ŝi devas momente ŝanĝi sian taktikon, sin igi humila kaj submetita, fine ĉirkaŭrondiri ĉirkaŭ la fortikaĵo, kiun ĝi ne povas atake ekkapti kaj venki surprize.

Ian vesperon ŝi spionadis sian edzon, kaj aŭdis, ke li revenas. En momento kiam la junulo sin direktis al sia laborĉambro, ŝi sin starigis antaŭ li, plektante la manojn, simila al aperaĵo. Vidiĝis en ŝiaj okuloj tiom da preĝoj, tiom da petegoj, ke Fradeko haltis, dum ŝi balbutis per voĉo, kiun raŭkigis ploregoj:

— Mi cin amas; mi cin amas: ĉu ci ne kompatos?

Petro faris ekmovon malantaŭen; sed lia ŝanceliĝo ne longatempe daŭris. Per lia mano li flankenmetis la junan