Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/250

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

trajtoj de lia vizaĝo tiel neŝanceleblan kaj tiel senkompatan decidon, ke ŝi tremis.

— Reĝino, li demandis per malsonora voĉo, ĉu tiu vorto estas la lasta?

— Jes.

— Tiam ci volas nenion fari, por ke la senkulpeco de Herbeno estu proklamita?

— Ne.

— Tre bone: mi agos sola.

— Kion ci faros? ĝemis la malfeliĉulino korpremata.

— Ci ĝin vidos: tio estas mia sekreto, respondis Petro malvarme. Adiaŭ.

— Kien ci iras? Ci do ne enlitiĝas?

— De hodiaŭ ĝis kiam mi estos preninta decidon, ni vivos en tiu domo kvazaŭ ni estus fremdaj unu al la alia.

Kaj la junulo, malferminte la pordon, sin direktis al sia laborĉambro, en kiu li pasigis la nokton.

Unu semajno fluis. En la hejmo de Petro la malkuniĝo estis plena, kaj la geedza vivado eligita laŭ tute absoluta maniero.

Fradeko elhejmiĝis matene, aliris al sia oficejo, tagmanĝis en restoracio, vizitis tagmeze en Borso la aliajn financistojn, kaj vespermanĝis en sia hejmo, nur kiam li havis kunmanĝantojn.

Por konservi intimecon inter la diversaj anoj de tiu nenatura familio, kiujn kunigis la sola amikeco, kutimo estis starigita. Ĝi estis: vespermanĝi jen ĉe unu jen ĉe alia, almenaŭ unufojon ĉiusemajne.

Tial ke Petro opiniis neutile konfidencii Mazieron kaj Klozelon pri tio, kio okazis, li do devis troviĝi en sia hejmo, se li ne volas perfidi la sekreton pri la malpaco ekzistanta inter lia edzino kaj li.

Pri la vesperoj, ĉiufoje kiam Fradeko povis fari tion, ne danĝerigante la bonfamon de sia bokuzino, li ilin