Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/249

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Reĝino, daŭrigis Fradeko, kvazaŭ li ne estus rimarkinta la interrompon, antaŭ momento ci diris, ke ci havas rajtojn sur mi: tio estas vera. Sed mi same havas rajtojn sur ci tial ke mi estas cia edzo. Ci ŝuldas al mi obeon: sekve ci faros ĉion, kion plaĉos al mi ordoni.

— Ci estas prava; parolu: mi cin aŭskultas.

— Morgaŭ ci iros al magistratoj, kaj al ili rakontos plendetale ĉion, kio okazis inter ci kaj Herbeno dum la tago, en kiu Sedilo estis mortigita.

— Nu, ĉu ci fariĝas freneza?

— Tute ne. Kial tiu demando?

— Ci do ne komprenas, ke hodiaŭ konfeso devenanta de mi povus esti por ci nur neutila aŭ eĉ malutila; neutila, se ci konservas cian Fradekan personecon; malutila, se okaze ci volus repreni cian iaman individuecon, ĉar tiam ci falus sub la kulpigon pro bigamio.

— Kiam eĉ mi estus reale Herbeno, la afero havus en si mem neniun gravecon. Leĝe mi restus Fradeko; kaj, tial ke Fradeko neniam edziĝis kun Beatrico, mi ne povus esti kulpigita pro bigamio. Do nenio povas rompi nian geedziĝon, nenio krom la eksedziĝo aŭ la morto de unu el ni ambaŭ. Se mi agas tiamaniere, se mi volas, ke ci rakontu la veron al magistratoj, mi tion faras nur, tial ke la devo tion postulas, kaj al ci ordonas rebonigi kiel eble plej plene la abomenan agon, kiun ci faris en la pasinta tempo. Per cia silentiĝo ci kunlaboris por kondamnigi senkulpulon; hodiaŭ ci devas per cia konfeso kunlabori por lin rehonorigi.

— Mi diris: ne; tio restos: ne; kaj ci ne bezonas insisti pli longe. Nu, ĉu ci kredas, ke mi partoprenos tiun malspritan petolaĵon, kiu havus kiel solan rezultaton min malestimigi kaj cin ridindigi de ĉiuj homoj, kiuj nin konas?

Kredante, ke la diskuto estas finita, sinjorino Fradeko komencis sin senvestigi por sin enlitigi, kiam ŝia edzo alpaŝis al ŝi. Ŝi levis al li siajn okulojn, kaj ŝi legis en la