Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/248

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi nur por min havi en cia povo, nur por pli bone plenumi cian venĝon: ci estis prava; cian malamon mi meritas. Altrudu al mi la plej severan punon, kiun ci povos elpensi: venante de ci, ĉio al mi ŝajnos tolerebla. Sed kiam mi estos multe suferinta kaj multe elpaginta, lasu al mi la esperon, ke ci revenos, ke ci ŝovos la spongon sur tiu abomena pasintaĵo, ke ci redonos al mi cian amon, tiel sinceran kiel iame, tiel ardan kiel antaŭe.

— Reĝino, respondis Fradeko kun severa voĉo, la sola viro, kiun ci perfidis, havas rajton por malbeni, aŭ povon por pardoni ... Mokplena ekridego estis la sola respondo de la juna virino.

— Kara, ŝi diris, sin relevante, ĉu ci permesas, ke mi diru mian pensmanieron? Nu, tio fariĝas idiota tute simple. Eble tiun matenon mi tre tre malfacile estus kredinta cin; sed post la konfeso, kiun ci faris hodiaŭ posttagmeze, rekomenci ankoraŭ la saman ŝercon estas petolaĵo, kiu preteriras la sumon de ridindeco, kiun oni povas permesi al sprita homo.

— Sed mi faris neniun konfeson.

— Neniun plenan konfeson, certe; ĉar en la situacio, en kiu ci troviĝas, tio estas al ci tute malpermesata. Sed ciaj neesprimitaĵoj, cia silentiĝo, cia sintenado, cia grandanimeco mem, kio tio estas, se ne konfeso? Nu, mi al ci rakontas, ke, antaŭ kiam mi edziniĝis, mi amis alian viron: kaj post malsincera kolero, kiun cetere ci devis montri por konvene ludi cian rolon, subite ci kvietiĝas; eĉ ci preskaŭ petas de mi pardonon. Sed mi, se mi estus viro, mi min ĵetus sur tiel maltimeman, tiel senhontan virinon; mi ŝin premegus, ŝin rompus, ŝin pistus. Ci faris nenion, kompreneble; ĉar ci sentis, ke en ĉio troviĝas limoj, kaj ke estas necesege ĉesigi komedion, kiam la naturo de fariĝoj nin devigas ĝin aliformigi en dramon.