Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/247

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiel malesperanta, kaj kial mi sendis al ci tiun leteron, kiun ci ne komprenis. Mi konsentas, ke ci kolere min riproĉis, vidante, ke mi silentiĝas. Sed mi cin amis; mi estis ĵaluza. La ideon, ke ci apartenos al alia virino, mi ne povis toleri. Fine mi malbone agis; mi tion bedaŭras kaj petas de ci pardonon. Sed ĉiuj tiuj abomenaj fariĝoj estas pasintaj: kial do ili min maltrankviligus, tial ke ci min pardonis.

Petro faris malprecizan geston.

— Jes, ci min pardonis, ŝi rediris kun ekscitego. Sen tiu senkulpigo, en Svisujo ci estus cin deturninta el mi, ci estus min forkurinta, unuvorte ci ne estus edziĝinta kun mi. Hodiaŭ la roloj estas ŝanĝitaj. Estas mi cia rajta edzino; kaj mi povas fari por ci tion, kio estis al mi malpermesata en la pasinta tempo. Kaj ci volas min forlasi, reveni al Beatrico, kiu nun povas esti por ci nur fremdulino, nur amantino: tion mi scios malhelpi. Antaŭ momento, mi ŝajnis bedaŭri tion, kion mi faris: mi mensogis. Se mi estus rekomenconta, mi agus sammaniere: ĉar tio ebligis, ke mi cin reprenu, kaj havu la protekton de la leĝo por cin konservi.

— Ha! ekkriis Fradeko, duonsvenigite de tiu fluado de paroloj, sed kia monstrino ci estas do? Min teruras tiuj malkaŝoj, kies cinikismon ci ne ŝajnas konjekti. Kiam mi pensas, ke mi estas alligita al ci por la tuta vivado, mi sentas min okupita de tia naŭzo, ke min ekkaptas la dezirego forkuri tre malproksimen, por esti liberigita ĉiame je cia malaminda ĉeesto.

— Pardonu, pardonu, ekĝemis la malfeliĉulino, falegante antaŭ la piedojn de sia edzo kaj brakpremante liajn genuojn, pardonu; mi estas kulpa, mi tion scias. Sed tion, kion mi suferis, neniu povos diveni. Momenton eĉ ĉiuj miaj amikoj kredis, ke mi fariĝis freneza. Nur pro tio ili konsilis al mia onklino, ke ŝi min distru, min vojaĝigu: kaj ni iris en Svisujon, kie mi cin renkontis. Mi kredis, ke ci ĉion forgesis; mi eraris. Ci edziĝis kun