Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/246

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Neutile! Kaj ŝi komencis febre marŝadi. Kun grincantaj dentoj, kun vizaĝo kuntirita de kolero, ŝi iris per skua paŝo, ne preninte la brakon de sia edzo, lin antaŭirante. Por ke Petro ne estu preteririta, li estis preskaŭ devigita kuradi.

Kiam la geedzoj sin trovis en sia ĉambro, la junulo rigardis sian edzinon kaj malantaŭenpaŝis terurite; ĉar kun siaj brovoj sulkitaj, kun sia malama mieno, kun la malluma fajro, kiu brilis en ŝiaj nigraj okuloj, Reĝino ŝajnis timeginda.

Ŝi iris, revenis, ne povis resti senmova.

— Necese estas, ke ci estu freneza, ŝi kriis, por min ataki tiel maltime. Tamen ci scias per ciaj malfeliĉaĵoj mem, ke mi estas malpardonema virino, kaj ke mi ne ŝanceliĝas frapi senkompate, kiam mi bezonas min venĝi pro ofendego.

— Tiam tiu malnoblega kreitaĵo, kiu lasis kondamni Herbenon, estas ci: tiun leteron, skribitan per ĵurnalaj literoj, estas same ci, tiu, kiu ĝin sendis?

— Certe. Ha! kia granda malfeliĉo okazis, tial ke ci vidis en ĝi kaptilon. Sen tiu malkompreno mi cin savis. Ni estus forkurintaj kune. En malproksima kaj fremda lando, malapude de tiu virino, kiun mi malamas, kiun mi malamegas, ni estus amintaj unu la alian kaj ĝuintaj reciprokan feliĉecon. Ha! kiel mi estis naiva! Tial ke mi fariĝis cia edzino, mi imagis, ke mi estis fiksinta por ĉiam cian amon. La unuan fojon mi estis venkita, ĉar kun mia kuzino ci edziĝis: tamen spite tiu barilo mi cin reprenis.

Subite en plena feliĉeco ci volas rompi niajn amrilatojn, pretekstante, ke ordonas la devo, la socio, la moralo, ke estas necese por ci havi rajtan infanon, kaj aldonante mil aliajn aferojn, kiujn mi forgesis. Estante nur cia amantino, mi ne povis doni al ci tiujn dezirindaĵojn. Sola Beatrico havis por si la leĝon; mi havis nur mian amon. Volante reveni al cia edzino, eble ci estis prava. Mi tion sentis tre klare: jen estas kial mi fariĝis