Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/245

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estis ĉe Beatrico superhoma feliĉeco, miksita kun teruro; ĉe Reĝino, profunda malespero, kun soifo al tuja venĝo.

Prenante aparte sian edzon, ŝi diris sektone:

— Ni reeniru.

— Jam! Sed la vespero ne estas ankoraŭ finita.

— Ni reeniru; mi tion volas.

Sentante, ke li estas kulpa, Petro mallevis la kapon, kaj ne ŝajnis rimarki la ordonan voĉtonon, kiun uzis lia edzino, al li parolante. Li eĉ respondis kun multe da dolĉeco:

— Tial ke ci tion deziras, min multe plezurigas esti al ci agrabla.

— Kiel? Ĉu vi jam eliras? demandis Maziero mirante.

— Reĝino sin sentas iom malsaneta.

— Ha! ha! rimarkigis la bankiero kun afabla rideto; mi kredas, ke ne estas malfacile diveni la kaŭzon de tiu malsaneto.

— Vi eraras, sinjoro Maziero, respondis malvarme la juna virino: ĝi ne estas tio, kion vi supozas.

Kaj ŝi aldonis mallaŭte, kvazaŭ ŝi parolus al si mem:

— Bedaŭrinde.

Kiam gesinjoroj Fradeko estis elirintaj:

— Ĉu vi scias, kio okazis al Reĝino? demandis al Klozelo la bankiero. Antaŭ ne longe ŝi montris funebran vizaĝon.

La advokato havis malprecizan geston, kaj respondis, montrante per klino de okulo Beatricon, kiu ŝajnis profunde kortuŝita:

— Virinaj aferoj. Reĝino estas ĵaluza: kaj mi kredas, ke ŝi ne estas tute malprava.


Dum tiu tempo, Petro kaj lia edzino revenis hejmen.

Sur la trotuaro, apud la pordo de la Maziera hotelo, kiam Fradeko diris, ke li venigos kaleŝon, Reĝino respondis per malafabla kaj raŭka voĉtono: