Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/244

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Nun, ĉar la kampodomo, kiu apudiĝas la lian, estos loĝita de nekonitaj homoj, li memoris pri la tedoj, kiujn al li okazigis la komuneco de l’ muro. Estas vere, ke unuan fojon tiuj tedoj havis por la financisto feliĉegajn konsekvencojn, donante al li novan familion; sed li ne devis esperi, ke la hazardo dufoje montriĝos tiel inteligenta.

La du kontraktantoj rapide venis al konsento. La monon, devenantan de la vendo de lia bieno, la bankiero utiligis por aĉeti alian kampodomon en Vaucresson, apud Saint-Cloud. Tiu nova aranĝo lin alproksimigis al lia banka firmo, ĉar la Montparnasse’a stacidomo estas malproksima el la centro de Parizo. Certe la bankiero havis siajn du aŭtomobilojn; sed ofte okazis, ke ambaŭ estas riparataj: kaj Maziero preferis kampodomon, al kiu li povos veturi per la Saint-Lazare’a stacidomo, kiu sidas meze de Parizo.

La translokigo de mebloj devis okazi post kelkaj tagoj. La malfeliĉa Filipo ĝojis pri tiu ŝanĝo: unuparte la bieno estis pli bela; aliparte, pro la pli granda facileco de komunikrimedoj, li esperis, ke li pli ofte revidos Reĝinon, por kiu ne malpligrandiĝis lia fanatismo. Depost sia reveno el Svisujo, la juna virino, okupita de sia edziniĝo, revenis Sèvres’on unu solan fojon, por preni objektojn, kiujn ŝi bezonis: kaj ŝia humila adoranto opiniis, ke for de ŝia ĉeesto la tempo pasas vere tro malrapide. Ho ve! kiel diris sinjorino Klozelo, li mortis subite, ne vidinte la efektivigon de sia revo.


Dume Beatrico kaj Reĝino, ankoraŭ impresite de l’ bato, kiun la konfeso de Petro estis frapinta sur ilin, donis al la rakonto de Maziero nur malatentan orelon.

En ĉiu alia momento la terura morto de tiu kompatinda knabo, kiun ili ambaŭ amis, certe estus emociinta ilin pli dolore. Sed iliajn korojn agitis tro tumultigaj sentoj, por ke ilin povu skui malpli fortaj impresoj. Ili