Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/254

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En ŝia maltima entrepreno Reĝino estis plene malsukcesinta. Ŝi, kiu estis tiel certa, ke ŝi venkos, revenis al sia ĉambro, venkite.

Ŝi lasis sin fali sur kanapon, kaj ekkriis ploregante:

— Estas finite! Li ne min amas plu: al mi restas nur morto. Jam unuan fojon en Sèvres, kiam lia pasio estis satigita, li volis min forlasi. Pro ĵaluzeco, por ke li ne apartenu al alia virino, mi eble kunlaboris per mia silentiĝo por lin kondamnigi. Certe mi komprenas, ke li min riproĉegis pro tio, kaj ke li volis sin venĝi: li estis rajtigita al tio. Sed ho ve! per kia lerteco, per kia krueleco, li preparis sian venĝon. En Svisujo mi kredis, ke li min pardonis. Tio min multe mirigis; sed li ŝajnis tiel sincera. Do li ludis la komedion de l’ amo kaj de l’ edziĝo nur por min devigi al la senvualigo de mia sekreto. Ha! li ne sin perfidis! Kun pacienco de araneo li atendis, tre sciante, ke la necerteco, en kiu mi estis, naskos en mi incitegon, kiu min instigos min perfidi mem.

Reĝino sentis, ke ŝia gorĝo estas seka, kaj ŝia lango algluita al ŝia palato. Ŝi prenis akvoplenan karafon, plenigis glason, kaj ĝin englutis senpaŭze.

— Sed fine, ŝi rediris, kial li tiel forte deziras, ke mi igu publika mian estintan konduton? Se mi parolas, se, dank’ al mia konfeso, li povas pruvi sian senkulpecon, repreni sian veran personecon, unuvorte refariĝi Herbeno, li samtempe fariĝas bigamiulo. Kian profiton li povas eltiri el tiu malkaŝo?

Subite la malfeliĉulino frapis sian frunton.

— Jen estas la klarigo, ŝi ekkriis, ridante per maldolĉa rido. Kiel malsprita mi estas, ne tion diveninte pli frue! Mia edzo ne intencas, neniam intencis refariĝi Fernando. La personeco de Petro estas nun algluita al lia haŭto, kvazaŭ ĝi estus Nessa tuniko: li ne povas ĝin tiregi kaj samtempe ne ŝiregi sian karnon. Kiel li diris antaŭ du semajnoj: “Kiam eĉ mi estus reale Herbeno, leĝe mi