Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/255

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas Fradeko.” Sed kiam mi estos pruvinta, ke eble juĝa eraro estas farita, Eduardo petos, ke oni rekomencu la proceson. Tial ke necese estas, ke la kulpigito sin prezentu mem, oni presigos en ĵurnaloj noton, sciigantan al la ekzilito, kiu forkuris el Noumea, ke la kondamno, kiu lin frapas, estas momente haltigita, kaj ke li povas reveni, havante nenion por timi. Kompreneble Fernando ne sin prezentos, tial ke li estas Petro. Post pli-malpli longa prokrasto oni estos devigita konkludi, ke li estas malviva. Oni redaktos lian mortakton. Tiam Beatrico, fariĝinte vidvino, povos denove edziniĝi.

Aliparte mia edzo, sin apogante sur miajn konfesojn mem, kiuj montros, ke li edziĝis kun malnobla virino, petos la eksedziĝon kaj ĝin ricevos sen malfacileco.

Kaj kiam li estos libera, nenio malhelpos, ke por la dua fojo li denove edziĝu kun sia unua edzino.

Ĉar li ĉiam amas ŝin; li ŝin amegas pli ankoraŭ ol en la pasinta tempo. Kun kia respektoplena amemo li parolis pri ŝi antaŭ momento.

Kiam mi min malaltigis ĝis la propono de partigo, de tiu partigo, kies nur ideo min frenezigas pro ĵaluzeco, li mem ne ĝin akceptis. En la pasinta tempo li sen ia skrupulo min faris sia amatino. Kun virino tia, kia mi estas, ĉu oni bezonas sin ĝeni? Sed kun Beatrico la afero estas tute malsama. Li ne kuraĝus fari al ŝi tian proponon: ĉar, kvankam ŝin amante, li volas tamen ŝin estimi, kaj la sola edziniĝo povas kontentigi tiun duoblan deziron.

Mi lin ĝenas; kaj li min eligas. Dum kelke da tempo la juna virino revis silente, direktante fikse sian rigardon al kandelabro, kiun ŝi eĉ ne vidis.

— Certe, ŝi daŭrigis, tiu kombino estas majstre elpensita. Sed, krimulo, ci ne min kalkulis en la plenumado de cia projekto. Se ci imagas, ke mi lasos min treni al ĝemonioj, ke mi lasos enterigi min vivan kiel Roman