Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/256

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Vestalon, ci eraras. Mi mortos; tio estas neevitebla: sed mi ne mortos sola. Ha! Fernando, la sango de Beatrico refalu sur cian kapon; ĉar kiam ci min repuŝis antaŭ ne longe, ŝian mortsentencon ci mem samtempe subskribis! Reĝino sin lasis fali sur sian liton. Dum la tuta nokto ŝi ploregis, malsonorigante en sia kapkuseno la raŭkajn kriadojn, kiuj eliĝis el ŝia gorĝo.

Matene, post kiam sinjorino Fradeko estis lavetinta per malvarma akvo sian vizaĝon ŝveligitan de larmoj, ŝi sin vestis kaj veturis al Sèvres.

Kiam ŝi alvenis al la kampodomo, ĝin obstrukcis la embarasoj de duobla translokiĝo: ĉar la morgaŭon sinjoro Ĵakemaro devos okupi sian novan bienon.

Ĉiuj mebloj apartenantaj al Maziero estis transportotaj al Vaucresson.

Tiuj, kiuj devenis de la heredaĵo de fraŭlino Delanjo estis dividitaj laŭ du egalvaloraj partoj, kaj lotitaj. En la lotaĵo destinita por Reĝino troviĝis la fama entomologia kolekto, al kies kreo partoprenis, en sia infanaĝo, Eduardo, Juliino, Beatrico, Fernando, kaj fine ŝi mem.

— Ha! ŝi ĝemis, rigardante la vitrohavajn skatolojn, en kiuj metode liniiĝis papilioj kaj skaraboj, en tiu epoko mi amis, mi esperis, mi estis feliĉa. Hodiaŭ mia vivo estas rompita; restas al mi nur la morto.

Ĉar nun ŝia decido estis prenita nerevokeble.

Ĉu tiun sekreton, kiu hodiaŭ faras ŝian tutan forton, ŝi povos senfine konservi en la plej intimaj faldoj de sia konscienco? Tio estas malmulte ebla. Pli-malpli frue, per ia aŭ per alia rimedo, Petro ŝin devigos sin perfidi mem. La amo, kiun ŝia edzo iam sentis al ŝi, neripareble forflugis. Esperi, ke en la venonta tempo ĝi revenos, estas malsaĝaĵo. Sen tiu amo, kiam ŝi vidos Beatricon amitan kaj feliĉan, ŝia vivado fariĝos nur malrapida agonio. Ĉar la morto estas neevitebla, ĉu ne pli taŭgas