Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/257

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tuj fini la vivon? Almenaŭ memmortigo povos satigi ŝian venĝon, ebligante, ke ŝi altiros kun si en la tombon sian malamegitan konkurantinon.

Tamen kiam ŝi pripensis al tio, restaĵo de instinkto ribelis en ŝi: kaj ŝi ekkriis, prezentante sian pugnon al la nevidebleco:

— Ha! sin mortigi, kiam oni estas dudekdujara, kiam oni amas vivon, estas abomene, estas abomene! Sed tiu momento de malfortiĝo malmulte daŭris. Ŝi viŝis siajn okulojn, sin rigidigis kontraŭ la sufero, kaj marŝis per neŝanceliĝanta paŝo al la dometo loĝita de l’ ĝardenisto.

En tiu loko, same kiel en aliaj, ĉio estis en malordo.

— Ha! sinjorino, ekkriis Ĝertrudo, rekonante sian junan mastrinon, vi vidas, ke ni estas enkasigantaj niajn meblojn por iri al Vaucresson. Kiel estas bedaŭrinde, ke mia kompatinda Filipo ne tie ĉi ankoraŭ ĉeestas.

Per angulo de sia antaŭtuko la malfeliĉa patrino viŝis larmon.

— Ĝuste por al vi paroli pri via filo mi estas veninta, respondis Reĝino. Antaŭ kiam mi veturos Svisujon, mi al li donis por gardi paperujeton, kiu enhavis diversajn paperojn, kiujn mi timis perdi. Mi tre dezirus scii, kio ĝi fariĝis.

— Nenio estas pli facila, sinjorino. Ĉion, kio apartenis al mia plendinda infano, mi metis en grandan keston. Vi povos ĝin malfermi; kaj tre certe vi trovos en ĝi tion, kion vi serĉas. Ĝi troviĝas en la unua etaĝo. Ĉu vi volas, ke mi vin helpu?

— Danke. Vi estas sufiĉe okupata. Mi tre scios fari mem tiun malgrandan laboron.

Reĝino supreniris, malplenigis tute la keston, eltirante ĉiun objekton unu post la alia: sed ŝi vidis nenion.

— Kredeble li ĝin kaŝis en loko konita nur de li, murmuris la juna virino, Tial ke li mortis, ne konigante al