Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/258

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iu ajn sian sekreton, ne estas danĝero, ke tiu dokumento estos iam malkovrita.

Ŝi malsuprenirante kruciĝis denove kun Ĝertrudo.

— Nu, sinjorino, ĉu vi trovis? demandis la ĝardenistino.

— Jes, tre bone, respondis sinjorino Fradeko.

Poste, per indiferenta voĉo:

— Ĉu ĉio, kio apartenis al Filipo, troviĝis en tiu kesto? Ĉu vi ne metis ion alian en alian lokon?

— Ne. Mi ĉion kolektis en tiu skatolo por esti certa, ke mi nenion perdos. Ĉiuj tiuj objektoj estas por mi tiom da relikvoj. Mi deziregas ne ilin forlasi.

Kaj dum Ĝertrudo parolis, ŝi ekzamenis Reĝinon.

— Kiel pala vi estas, ŝi rimarkigis. Ĉu vi estas malsana?

— Ne; certe mi sentas min iom malsaneta; sed tio havas neniun gravecon.

— Eble tio devenas de bubeto, kiu volus eniri en mondon?

— Mi ne kredas, mia bona Ĝertrudo.

— Ho ve! pensis sinjorino Fradeko, kiam ŝi estis sola, Fernando volis infanon. Se mi estus povinta ĝin doni al li, pro amo al la filo, li estus devigata konservi la patrinon.

Antaŭ kiam ŝi forlasos la vivon, Reĝino volis revidi unu fojon ankoraŭ ĉiujn lokojn, en kiuj fluis ŝia infanaĝo. Ŝi refaris malrapide, paŝon post paŝo, la malĝojan pilgrimon, irante el la legoma al la plezura ĝardeno, trairante, retrairante la pordeton, kiu komunikigis la du bienojn, tiun pordeton, tra kiu Fernando kaŝe penetris, kiam li eniris en ŝian hejmon.

Poste ŝi supreniris al sia fraŭlina ĉambro. Sed ĝi, same kiel la tuta cetero de la domo, estis obstrukcita de dispecigitaj mebloj, de pakoj, de kestoj senorde ĵetitaj sur la plankon, kiu same malaperis sub amaso da malpura pajlo kaj da ŝiritaj paperoj.

En la loko, en kiu troviĝis ŝia lito, tiu lito, kie Fernando kaj ŝi sin estis amintaj unu la alian, translokigisto kun nigraj manoj, kapvestite de grasplena ĉapo, atendis,