Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/259

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sidante sur korbo, ke lia kamarado resupreniru. Li estis tirinta el sia poŝo mallongan pipon gutetantan pro la nikoteno ĝin sorbanta; kaj dum li elspiris larĝajn plenbuŝojn de malbonodora fumo, li kraĉis sur la pargeton.

Reĝino sentis, ke ŝia koro naŭziĝas. Ĉio finiĝis, ĉio forflugis, eĉ la revo, eĉ la pasinta idealo.

Kaj ŝi restis en tiu loko, kun rigardo fikse direktiĝanta al tiu naŭziga kraĉaĵo, kiu ŝprucis sur ŝiajn sentojn kaj malpurigis ŝiajn memorojn.

En tiu momento la translokigisto alpaŝis al ŝi, kaj montrante tra la fenestro veturilon plenan de la mebloj, el kiuj konsistis ŝia lotaĵo:

— Ĉu mi devas konduki tion al Vaucresson? li demandis.

— Ne tion faru. Kontraŭe portu tiun meblaron en la hejmon de sinjoro Fradeko.

— Tre bone, sinjorino. Reĝino ne havis plu ion por fari en Sèvres. Ŝi do denove envagoniĝis, kaj revenis Parizon.

En la hejmo de sinjorino Fradeko vespermanĝis tiuvespere la tuta familio.

Ĉiuj mebloj devenantaj de la heredaĵo de ŝia onklino estis amase metitaj en preskaŭ malplenan ĉambron, aliformigitan pro la cirkonstanco en meblokonservejon. Sur tablo la kartonskatoloj de la insektaro koloniĝis. Reĝino intencis tion ordigi post kelke da tagoj.

Je la sepa, Maziero alvenis sola.

— Ĉu Petro ne vin akompanas? ŝi demandis.

— Li estis detenita de grava laboro por likvidado, kiu ne povas toleri prokraston. Li petas de vi ĉiuj, ke vi lin senkulpigu, ĉar ni estos devigitaj vespermanĝi sen li.

Oni altabliĝis. Post la vespermanĝo:

— Se vi bonvolas iri al la salono, diris Reĝino, mi en ĝi prezentigos la kafon. Senkulpigu min, ĉar mi vin delasas;