Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/260

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sed mi bezonas doni kelkajn ordonojn. Post unu minuto mi revenos.

Kiam la kvar kunmanĝantoj estis solaj:

— Ĉu vi rimarkis la strangan sintenadon de Reĝino, demandis Eduardo, sin turnante al la bankiero, kaj lin altirante al angulo de l’ ĉambro. Vere se ni ne estus tiel intime amikligitaj al ŝi, nin prave povus ofendi la preskaŭ malĝentila maniero, per kiu ŝi nin akceptis.

— Mi ĵus estis ekfaronta la saman pripenson, respondis la bankiero. Dum la vespermanĝo, mi ŝin observis: ŝi ne ellasis tri parolojn; ŝia vizaĝo ŝajnis kuntirita; kiam ŝi rigardis Beatricon, ŝiaj okuloj pafis flavajn fajrerojn. Kun karaktero tia, kia estas la ŝia, pasia, malmodera, kaj puŝanta ĉion ĝis ekstremo, mi konfesas, ke mi ne estas trankvila.

— Ĉu la foresto de ŝia edzo ne ŝin ĉagrenis?

— Tio estas neebla. La motivo, kiu malhelpis, ke Petro ĉeestu ĉe la manĝo, ne estas unu el tiuj kaŭzoj, kiuj povas kolerigi virinon. Ne: ekzistas alia afero. Vi estis prava antaŭ kelkaj tagoj. Eble Fradeko sin montras iom tro afabla al sinjorino Herbeno; kaj Reĝino malsaniĝas pro ĵaluzeco.

La du interparolantoj silentiĝis, ĉar la dommastrino revenis, akompanante la servistinon, kiu portis larĝan pleton plenan de fumiĝantaj kaftasoj.

Tuj kiam sinjorino Fradeko sin estis levinta el la manĝotablo, ŝi rapide sin direktis al la ĉambro, en kiu troviĝis la entomologia kolekto.

— Petro forestas, murmuris la malfeliĉulino; des pli bone. Lia ĉeesto min ĝenus. Pro tio, mi utiligos tiun foreston. Tiuvespere Beatrico kaj mi ni mortos ambaŭ.

Poste per rapida rigardo ekzameninte la skatolojn unu post la alia, ŝi malfermis la trian. Anstataŭ enteni koleopterojn, ĉi tiu enhavis tutan ilaron de kolektisto, pin-