Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/263

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiam alpaŝinte al tableto, sur kiu elmetiĝis la trinkvitraĵoj de likvorskatolo, li prenis karafeton de brando, ĝin malplenigis en florvazon, kaj post kiam li estis senfluidaĵiginta ĝin tre zorge, li en ĝin verŝis la kafon, kiu troviĝis en lia taso.

Ĉiuj ĉeestantoj rigardis lin agantan. Peza silento regis. Eduardo, Juliino kaj Beatrico ne kuraĝis komuniki unu al la alia la malprecizajn pensojn, kiuj ilin okupis.

Unua Reĝino ekparolis.

— Kial vi verŝas tiun kafon en tiun karafeton? ŝi diris.

— Por povi ĝin porti al mia laboratorio. Morgaŭ mi ĝin analizos.

— Kion do vi suspektas? demandis la juna virino per fiera voĉtono.

— Nenion, Reĝino. Mi kutimas kulpigi kaj eĉ suspekti iun, nur kiam mi ricevis certajn pruvojn. Sed fakto min mirigis. En via penso, tiu kafo estis destinata por Beatrico; kaj vi ŝajne volis min protekti kontraŭ tiu honesta trinkaĵo, kvazaŭ mi riskus la plej gravan danĝeron. Nur morgaŭ mi povos respondi al via demando.

Reĝino komprenis, ke ŝi estas pereonta. Efektive morgaŭ la bankiero, kiu estas tre sperta ĥemiisto, malkovros la ĉeeston de l’ arseniko. Tiam ŝin minacos la asizjuĝantaro kaj la ĝismorta malliberejo. La juna virino ne ŝanceliĝis eĉ unu sekundon.

— Nu, ŝi pensis, mi estas ankoraŭ venkita de l’ fatalo. Tre bone: mi mortos sola.

Kaj ŝi aldonis mallaŭte:

— Sed almenaŭ la sekretoj pri la pasintaj fariĝoj malsupreniros kun mi en mian tombon. Neniam Fernando povos edziĝi kun Beatrico. Tio estos mia venĝo kaj mia konsolo.

Tiam tre laŭte:

— Vi estas malprava, donante tiom da graveco al infanaĵo, ŝi diris, sin turnante al Maziero. Ĉiu el vi trinku sian kafon sen ia timo: ĉar tie ĉi vi ne estas ĉe veneni-