Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/264

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gistino. Rigardu: se vi timas, mi predikos per ekzemplo. Tiam elektante, inter ĉiuj tasoj, tiun, kiu estis plena nur trikvarone, ŝi agitis la fluidaĵon per sia kulereto, por ke la sukero povu plene solviĝi. Poste, lasante flirteti sur siaj lipoj enigman rideton, ŝi portis la kafon al sia buŝo, kaj ĝin englutis senpaŭze.

— Vi vidas, ŝi diris, remetante sur la tablon la tason tute malplenan, ke vi povas agi same kiel mi.

Sed neniu ŝin imitis. Atmosfero de teruro ŝajnis envolvi la kunmanĝantojn de Reĝino. La plenaj tasoj, tiuj, kiuj enhavis nur sukeron, restis sur la tablo, ne trinkite.

— Nun, diris la juna virino, sidiĝu kaj aŭskultu min; ĉar mi havas tre gravajn malkaŝojn por diri al vi. Mi eĉ estas feliĉa, ke mia edzo forestas; ĉar en lia ĉeesto estus neeble, ke mi parolu.

Impresite de la solena tono, kiun uzis Reĝino, la aŭskultantoj surprizitaj atendis. Eĉ la fariĝo, okazinta antaŭ momento, estis jam preskaŭ forgesita.

Subite la juna virino sentis, ke ŝia buŝo pleniĝas de akvo. Tio devenis de la veneno, kiu komencis sian agon. Rapide ŝi prenis sian poŝtukon kaj ĝin portis al siaj lipoj. Poste ŝi daŭrigis:

— Mia edzo ne nomiĝas Petro Fradeko; lia vera nomo estas Fernando Herbeno.

— Mi estis certa! ĝemis Beatrico.

— Tio estas neebla! ekkriis Juliino.

— Ĉu vi havas pruvojn? petis Maziero.

— Ĉu li konfesis? demandis Eduardo.

Tiuj kvar ekkrioj estis samtempe pafitaj. Kiam la silento iom reiĝis, sinjorino Fradeko daŭrigis:

— La vereco min devigas diri, ke li ne faris plenan konfeson. Sed, en la intimeco de la geedza vivado ... Dirante tre malrapide tiujn vortojn, Reĝino rigardis ridetante Beatricon, kiu paliĝis.