Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/270

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En tiu momento la mortantino estis skuita de perfortegaj vomaj bezonoj. Maziero havis nur tempon prezenti al ŝi pelveton, kiu estis tuj plenigita de dubenigra materio.

— La malfeliĉulino! ekkriis la bankiero; ŝi sin venenigis.

— Jes, muĝis Reĝino per siblanta apenaŭ distingebla voĉo. Mi perdis la amon de la sola estaĵo, kiun mi amis; mi preferis morton. Sed mi ne volis forlasi la mondon sola. Sinjoro Maziero, vi ne bezonos analizi la kafon, kiun vi verŝis en la karafeton, tiun, kiun mi destinis por mia konkurantino: ĝi estas venenita per arseniko.

Aŭdante tiujn vortojn, la bankiero, Eduardo, Juliino sin levis, palegaj pro teruro, kaj ne vidis, ke Beatrico sveninta falegas sur la tapiŝon.

Post kelkaj minutoj sinjorino Herbeno rekonsciiĝis, kaj ankoraŭ ŝanceliĝanta revenis en la salonon, subtenite de Juliino.

— Ŝin forkonduku, diris la advokato al sia edzino; ne estas necese, ke vi ĉeestu tie ĉi pli longatempe.


Dume Maziero iris, revenis, klopodante; kaj dum li atendis la vomilon, kiun li senprokraste prenigis ĉe la farmaciisto, li penadis englutigi de la mortantino ovoblankaĵojn batmiksitajn kun varma akvo.

— Kie vi vin provizis je arseniko? li petis de Reĝino.

— Mi prenis tiun, kiu troviĝis en la entomologia kolekto.

— Kien vi metis tiun kolekton?

— En la apudan ĉambron.

— En kio estis pakita la veneno?

— En saketo el blanka papero.

— Kion vi faris je ĝi?

— Mi ĝin ĉifis kaj ĵetis. Post tiu rapida interparoladeto, la bankiero malfermis la komunikan pordon, kaj revenis post kelkaj minutoj,