Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/271

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tenante en mano buleton, kiun li tre zorge malĉifis. Poste, sterninte sur tablon la paperfolion tiamaniere ricevitan, li ĝin tre atente ekzamenis. Estis facile vidi, ke depost multaj jaroj tiu papero estis faldita; ĉar dubegrizaj linioj, montrante la lokon de malnovaj faldoj, desegniĝis perpendikle sur la supraĵo iam blanka, sed hodiaŭ flavigita de l’ tempo. Plie pulvoreroj el arsenoza acido ankoraŭ algluitaj pruvis, ke tiu toksa salo estis plimalpli difektita de la malsekeco.

Maziero refaldis la paperon laŭ ĝiaj iamaj faldoj, kaj refaris la saketon, intencante kalkuli okule la kvanton da pulvoro, kiun ĝi povis enhavi. Tiam li diris mallaŭte al Klozelo:

— Estas preskaŭ feliĉe, ke tiu malesperintino intencis venenigi Beatricon. Tiu saketo entenis proksimume unu gramon da pulvoro. Tial ke ŝi ŝutis duonon da ĝia enhavo en ĉiun el ambaŭ tasoj, ŝi do povis engluti nur kvindek centigramojn da jam dudekjara veneno, kiu, estante duone malkomponita de la malsekeco, kredeble perdis iom da sia iama tokseco.

En tiu momento, la servistino revenis, alportante la kuracilojn petitajn de Maziero.

Tuje la doktoro trinkigis de sinjorino Fradeko potencan vomilon, kiu post kelkaj minutoj produktis sian efikon, plenigante la ĉambron de forta ajla odoro.

— Tre bone, diris Maziero: tio pruvas, ke mi liberigis la stomakon el la tuta veneno, kiun ĝi enhavis. Jen estas kvanto, kiun ni ne povos plu timi.

— Mi dankas vin pro viaj flegoj, diris Reĝino kun tiu enigma rideto, kiu ne ŝin forlasis depost la komenco de l’ vespero; sed mi esperas, ke ili neutiliĝos. Estas neeble diveni la penegon de volo, kiun mi devis fari, por kaŝi la turmentegojn, kiujn mi toleris depost unu horo. Mi timis, ke oni min helpos, antaŭ kiam la veneno estos aginta. Nun tio min indiferentigas; ĉar estas tro malfrue.

— Ne, Reĝino, ne: ne estas tro malfrue, respondis