Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/272

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Maziero: ni vin savos; mi havas pri tio tre rajtigitan esperon. Kaj dum la malsanulino, senproteste obeante la ordonojn de l’ doktoro, englutis solvaĵon el fera peroksido, ŝi murmuris:

— Kian malbonan servon vi faras al mi! Vi estus pli humana, lasante min morti. Ho ve! estas la pasio, ti’, kio min vivigis; estas la pasio, ti’, kio min igis krima; estas la pasio, ti’, kio min mortigas.

Kaj ŝi aldonis mallaŭte:

— Kaj tio estas justa.

En tiu momento, oni aŭdis ŝlosilon, kiu grincis en seruro. Ĝi estis Petro, kiu revenis, rapide avertite de l’ pordisto.

Kiam li troviĝis en la ĉeesto de tiu nerekonebla virino, kies korpo sur diversaj partoj kovriĝis de larĝaj nigraj makuloj, memorante, ke la lastan nokton li vidis ŝin tiel brilegan per juneco, beleco kaj amo, kaj ke li ŝin senkompate forpuŝis, li fariĝis laŭlitere idiota.

Neniu larmo ŝprucis el liaj okuloj. Eĉ sur lia vizaĝo pentriĝis neniu miro. Li nur sidiĝis sur seĝon, redirante senpaŭze kvindek fojojn sinsekve tiun simplan vorton:

— Neeble! neeble! neeble!

— Fradeko min mirigas, diris Klozelo al la bankiero. Li ne ŝajnas senti tre grandan ĉagrenon.

— Vi eraras, respondis Maziero. Tiu stato de bestigo estas kontraŭe la montro de la plej perforta malespero, kiun oni povas imagi. Pro tio mi opinias, ke en tiu momento estas prefere kaŝi al li la veron, kaj kredigi, ke lia edzino estas atakita de malsano certe tre grava, sed havanta nur naturan karakteron.

— Vi estas prava. Mi parolos al Juliino laŭ tiu senco: kaj mi estas preskaŭ certa, ke Beatrico opinios kiel vi.

Kvankam Maziero havis la titolon de doktoro, tamen, tial ke li ne kutime kuracis, por la mondumo li ne povis ŝajni serioza kuracisto. Pro tio li ne volis preni sur sin