Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/273

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la respondecon de okazantaĵo, kiu eble estos mortiga, kaj li venigis la praktikiston, al kiu kutime sin turnis sinjorino Fradeko, kiam ŝi sentis kelkan negravan malsaneton.

Kiam ĉi tiu medicinisto estis alveninta kaj ekzameninta la malsanulinon:

— Ho! ho! mia kara kolego, li diris aparte al Maziero, ŝajnas al mi, ke ni troviĝas antaŭ kazo de ĥolero.

— Tia estas mia opinio, respondis la bankiero, kiun feliĉigis tiu eraro de diagnozo: ĉar dank’ al ĝi li povos pli facile kaŝi al la publiko kaj eĉ al Fradeko la misteran kaŭzon de tiu intima dramo.

— La simptomoj estas neerarigaj, daŭrigis la kuracisto. Oni povus ilin konfuzi nur kun tiuj, kiuj akompanas la venenigon per arsenoza acido. Sed mi kredas, ke en la cirkonstanco, kiu nin okupas, oni devas tute eligi tiun hipotezon.

— Absolute, mia kara kolego. Sinjorino Fradeko partoprenas vian klientaron; vi do konas ŝin: kaj vi scias, ke tiu juna virino, kiu edziniĝis antaŭ kelkaj monatoj kun viro, kiun ŝi amas, estas plene feliĉa kaj ne havas malamikon.

— Mi scias, mi scias: kaj se mi parolis pri tiu ebleco de venenigo, mi faris tion, nur instigite de profesia devo.

Poste li eliris, konsiliĝinte kun Maziero pri la plenumota kuracado.


Dum dekkvin tagoj sinjorino Fradeko restis balancita inter la vivo kaj la morto: sed iom post iom la krizoj malplifortiĝis kaj fine ĉesis. Ŝiaj fortoj revenis: kaj alvenis momento, en kiu ŝiaj kruroj, kiuj ĝis nun restis ŝvelintaj kaj doloraj, fine povis moviĝi kaj ebligi, ke ŝi stariĝu.

Fine post unu monato restis el tiu ne sukcesinta provo de memmortigo nur grandega laceco kaj senfunda malespero.