Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/274

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kion ŝi faros nun? Kio ŝi fariĝos?

Ĝis nun Beatrico, Klozelo, Juliino skrupule obeis la rekomendon faritan de Maziero; kaj ili ne malkovris al ŝia edzo la krimecon de ŝia konduto: sed ĉu ili ĉiam konservos saman sintenadon? Se Petro ekscias, ke ŝi minacis la vivon de Beatrico, li estas kapabla ŝin liveri al la juĝistaro, aŭ eĉ ŝin sufoki mem en krizo de kolerego.

— Certe mi ne timas la morton, ŝi diris; mi eĉ ĝin deziras: mi ĝin provis, sed ho ve! ne sukcesis: tamen mi ne volus perei de lia mano.

Kiam eĉ tiuj, kiuj ŝin ĉirkaŭas, estus sufiĉe grandanimaj por konservi interne de si tiun teruran sekreton, kiam eĉ ŝia edzo ne ŝin minacus de ia punego, ĉu ŝi povos kiel antaŭe daŭrigi sian vivadon meze de siaj familianoj? ĉu ŝi povos ĉiutage toleri la malestimajn rigardojn, per kiuj ŝi estos senĉese superŝutita?

— Ne, ŝi diris; tian turmentegon senhalte suferitan ne povus toleri miaj fortoj.

Pro tio, post kelkaj tagoj de pripensado, ŝi prenis nerevokeblan decidon.

— Tial ke mi ne povis malaperi en la morto, ŝi diris, mi malaperos en la vivo. Mi forkuros malproksimen; mi iros min kaŝi en lokon, kiun ili ne konos, en kiu min ne turmentos la vidaĵo de amo, kiu al mi apartenas, sed kiun oni ŝtelas de mi, por ĝin malŝpare doni al alia virino. Kaj ĉu oni povas scii? Eble post multe da tempo mi fine ĝin forgesos. Sed almenaŭ, ŝi aldonis (kaj dum ŝi parolis, en ŝiaj okuloj brilis sovaĝa malamo), mi kunportos kun mi la pruvojn, kiuj povus utili por rehonorigi Fernandon; kaj neniam li edziĝos kun Beatrico.

Tiam ŝi altabliĝis kaj skribis al sia edzo:

— Tial ke ci ne min amas plu, adiaŭ. Neniam ci min revidos.

Reĝino.

Kiam sinjorino Fradeko estis metinta en koverton tiun lakonan bileton, ŝi plenigis valizon per ĉiuj objektoj,