Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/275

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiujn ŝi povos bezoni: kaj ŝi metis en paperujeton la renttitolojn devenantajn de la heredaĵo de ŝia onklino. Tiuj monpaperoj, kiuj estis ŝia tuta posedaĵo, ebligis, ke ŝi havu modestajn certe sed fine garantiitajn vivrimedojn. Poste, ĵetinte malesperan rigardon al la apartamento, en kiu Petro kaj ŝi estis amintaj unu la alian, ŝi elhejmiĝis, kaj sin direktis al la Orléans’a stacidomo.

Antaŭ kiam ŝi envagoniĝos, ŝi ĵetis en poŝtskatolon la letereton destinitan por ŝia edzo.

Kaj la lokomotivo fajfinte ŝin forportis al la nekonato.