Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/278

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Aŭdante tiun malkaŝon, Petro sin tuje starigis kun vizaĝo subite ŝanĝita. Post la antaŭmomenta malespero postvenis sen intertempo esprimo de teruro kaj de malamo.

— La krimulino! li ekkriis. Ŝi estas prava, sin eltirinte el mia justa kolerego. Sen tio, ŝi estus pereinta nur de mia propra mano.

— Nun, demandis la bankiero, kion vi intencas fari?

— Mia konduto ŝajnas tre klare montrita de cirkonstancoj. Mi petos de la juĝistaro la eksedziniĝon, tial ke ŝi forlasis la edzan loĝejon.

— Efektive, mi kredas, ke, en la situacio, en kiu vi troviĝas, jen estas la sola decido, al kiu vi povas vin turni. Reĝino ne al vi konigis la lokon, en kiun ŝi intencas rifuĝi. Estas evidente, ke ŝi volas rompi kun vi ĉiun ajn rilaton: kaj kun karaktero simila al la sia, ŝi ne estas virino, kiu pentos, kaj kiu en la venonta tempo revenos petegi de vi pardonon. Ŝi volis morti: mi ŝin savis malgraŭ ŝia konsento. Do ŝi penas anstataŭigi la korpan memmortigon per la socia: reale ne estas vi, tiu, kiu eksedziĝas, sed ŝi, kiu eksedziniĝas.

— Min kontentiĝas vidi, ke pri tiu temo vi opinias same kiel mi, respondis Petro.

Kaj preninte tiun decidon, li lasis la bankieron, kaj aliris al Klozelo, por lin sciigi pri la malapero de Reĝino, kaj samtempe por peti de li, ke li bonvolu sin okupi pri ĉiuj leĝaj detaloj postulitaj de la eksedziĝo, kiun li intencis sentencigi.

Same kiel Maziero la advokato opiniis, ke tia estas la sola ebla solvo; kaj li promesis, ke li klopodos, por fini kiel eble plej rapide tiun bedaŭrindan okazantaĵon.

Kiam post kelkaj monatoj la tribunalo estis koniginta sian sentencon kaj estis proklaminta la geeksedziĝon, la atestantoj de tiu nova katastrofo kunvenis en la hejmo de l’ bankiero, Petro, kiun tiuj korpremantaj emocioj