Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/279

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iom malsanetigis, eliris pli frue ol la aliaj: kaj restis apud Maziero nur Beatrico kaj la geedzoj Klozelo.

Ili sidis kvarope sin rigardante, ne kuraĝante komuniki unu al la alia la pensojn kiuj agitiĝis en iliaj koroj.

— Kiel vi fartas, sinjoro Maziero? diris fine Beatrico por ĉesigi la silentadon. Ĉu tiuj inkubsonĝoj, kiuj tiel dolore vin suferigis, vin fine delasis?

— Ne, bedaŭrinde. Ili venas ankoraŭ ĉiunokte min viziti, respondis la bankiero kun malluma ŝajno. Tamen mi estas feliĉa, ke min turmentis tiuj sendormadoj; ĉar dank’ al ili vi povis eviti la venenon, kiun al vi verŝis tiu krimulino.

— Estu indulgema, sinjoro Maziero, respondis Beatrico per dolĉa voĉo. Certe la konduto de Reĝino estis tre krima: sed, por ke tiu malfeliĉulino alvenu al tiel ekstrema rimedo, necese estis, ke ŝi suferu teruregan turmentegon. Ha! tiun malsukcesintan provon ŝi kruelege elpagis. Kredu min, amikoj miaj, la solaj sentoj, kiujn hodiaŭ ni devas montri, estas pardono kaj forgeso. Antaŭ tia malfeliĉeco ni ne havas plu rajton por kulpigi.

Mirigite pro tia grandanimeco, la interparolantoj de Beatrico levis al la juna virino siajn rigardojn; kaj ilin surprizis la ĝoja esprimo, kiu brilis en ŝiaj okuloj.

Tial ke la mortigaj projektoj de sinjorino Fradeko estis mirakle malprosperintaj, Beatrico mallaŭte dankis sian kuzinon, ke ŝi ilin elpensis. Ĉar sen ili Reĝino estus farinta neniun malkaŝon, kaj sinjorino Herbeno nescius ankoraŭ, ke Petro ne estas viro alia ol Fernando, kaj ke Fernando ĉiam amas la virinon, kun kiu li edziĝis en la belaj tagoj de sia junaĝo.

Tiu malkovro, kiu preskaŭ mortigis Reĝinon, revivigis kontraŭe Beatricon. Ne nur ŝia edzo estas retrovita, sed pripensante, ke la eksedziĝo sentencita de l’ tribunalo, redonante al Herbeno lian liberecon, ŝin samtempe liberigas por ĉiam el ŝia konkurantino, la juna virino opiniis, ke ne estas tro kare aĉetitaj per la danĝero riskita de ŝi