Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/280

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la rezultatoj, kiujn la konfesoj de la malaperintino fatale naskos: kaj funde de ŝia animo ŝi sentis grandegan ĝojon, pri kiu ŝi sin riproĉis, sed kiu ŝin igis grandanima. La konfeso de Reĝino estis kaŭzinta en la koro de ĉiuj profundan miregon. Ne nur ĝi plicertigis la kredon de Beatrico, sed plie ĝi profunde ŝancelis la iaman konvinkon de Maziero, de Juliino kaj de ŝia edzo.

— Tamen kio al ni pruvas, rimarkigis sinjorino Klozelo, ke Reĝino ne mensogis? Ŝi penis sin mortigi meze de tiel misteraj cirkonstancoj, ke oni estas rajtigita, sin demandante, ĝis kia grado estas veraj la aferoj, kiujn ŝi al ni rakontis.

Tiu rimarko mirigis ĉiujn ĉeestantojn.

— Via pripenso estas ĝusta, diris la bankiero; sed feliĉe restas al ni kontrolrimedo. Dinan estas la sola punkto de la terglobo, en kiu la vero povas plenlume aperi. Se nia amiko estas vere Fradeko, li povas veturi al sia patrolando, sin montri al sia patro kaj al siaj iamaj amikoj, ne timante, ke oni lin rekonos. Tia vojaĝo estas kontraŭe absolute malpermesita al Herbeno, tial ke ĝi nepre lin perfidus kaj renversus la tutan trabaĵon de liaj kombinaĵoj. Tie kuŝas la provilo. Post tia provo, laŭ la rezultatoj, kiujn ni ricevos, ni povos opinii, ke ni estas sufiĉe bone sciigitaj. Tia estas mia sincera kredo.

Ĉiuj gastoj de l’ bankiero respondis, ke li estas prava, kaj lin lasis por reveni al sia hejmo.

Poste la tagoj postvenis post la tagoj; kaj la vivirado rekomencis same kiel en la pasinta tempo.

Post la malapero de sinjorino Fradeko, la Herbena afero, entombigita depost longa tempo, estis elterigita pro la cirkonstancoj: kaj tiuj, kiuj scias legi inter la linioj, povis kompreni, ke la edzo de la forkurintino ne estas alia viro ol la iama mortiginto de Sedilo: li estis reveninta Francujon, kaj sin ŝirmis malantaŭ civilan etaton, kiu igis lin neatakebla.