Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/282

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Sed ŝajnas al mi…

— Al vi ŝajnas tre malprave. Ne min forkuru; mi vin petegas. Mi profunde vin amas; mi esperas, ke vi ne dubas pri tio: kaj via forkuro kaŭzus al mi tro grandan ĉagrenon.

Kaj sinjorino Herbeno aldonis:

— Nun precipe, tial ke vi estas libera. Dirante tiujn vortojn, ŝi levis al la junulo siajn belajn larmoplenajn okulojn, en kiuj Fradeko povis legi tiel ardantan petegon, ke li sin sentis kortuŝita, kaj promesis, ke li restos.

— Nu, li respondis, kvankam tiu peto ne sin turnas al mi, tamen vi tiel plene min ensorĉis, ke mi sentas min nekapabla vin kontraŭbatali.

— Tiu peto sin turnas al tiu, por kiu ĝi estas destinita, respondis la juna virino per enigma tono.

Ĉar tial ke Beatrico estis nun certa pri la identeco de Herbeno, ŝi intencis repreni sian edzon kaj rekomenci kun li sian iaman ekzistadon. La devo kaj la amo kuniĝis en ŝia koro por ŝin puŝi sur tiun vojon.

Pro tio ŝi sentis neniun honton por fari al Juliino konfidenciojn pri siaj intencoj.

— Sed, mia malfeliĉa amikino, respondis sinjorino Klozelo, tio, kion vi revas, estas neefektivigebla. Certe hodiaŭ mi demandas min, ĉu Petro ne estas via edzo: tamen tiu dubo ekzistas, kaj por la utilo mem de Fernando ĝi povas ekzisti, nur por ni solaj. Por la mondumo, vi devas vidi en Fradeko nur fremdulon; kaj vi ne povas edziniĝi kun li, tial ke vi ne havas la mortakton de Herbeno.

— Sed mi intencas intermeti en niaj rilatoj neniun publikan akton. Mi estas la edzino de mia edzo; ĉu vere? Post longa forestado kaj kruelaj sortovicoj, ni retrovas unu la alian kaj reprenas nian iaman geedzan vivadon. La afero estas tamen tute simpla, kaj ne bezo-