Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/283

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nas la intermeton de la leĝaro por esti plenumita.

— Mi opinias kontraŭe, ke nenio estas pli malsimpla. Se vi efektivigas vian projekton, la mondumo kredos, ke vi forlasis ĉian hontemon kaj ĉian indecon. Vi estos malestimata, malŝategata. Kiam vi pasos sur la strato, ĉiuj homoj havos rajton diri:

— Jen estas la amantino de Fradeko.

Aŭdante tiun severegan pripenson, sinjorino Herbeno eksaltis. Ĉiuj sentoj de honoro kaj de fiereco, kiuj en ŝi troviĝis, ribelis pro tiu vorto.

— Kaj vi, ŝi diris per konfuzita voĉo, kion vi pensas? Ĉu vi min kulpigos, kiel la aliaj?

— Por mi ne estos sama la afero. En la dubo, en kiu mi troviĝas, konante la noblecon de la motivo, kiu vin instigas, mi ne havos rajton vin riproĉi pro via konduto. Mi diras plion: mi sentos al vi nur estimon kaj admiron. Sed tio, kio kaŭzos al mi profundan ĉagrenon, estos la neebleco, en kiu mi troviĝos, vin defendi. Mi aŭdos, ke oni vin kalumnias; kaj mi devos ŝajne opinii, ke la kalumniantoj estas pravaj.

— Respondu, Juliino. Se Eduardo troviĝus en la sama situacio kiel Fernando, ĉu vi rifuzus prezenti al li vian manon, lin ami, esti lia edzino, pretekstante, ke li sin ŝirmas malantaŭ nomon, al kies porto li ne estas rajtigita? Sinjorino Klozelo ŝanceliĝis; sed ŝi nenion respondis Beatrico daŭrigis kun grava tono:

— Mi longatempe pripensadis: mia decido ne estis prenita malserioze.

Kiam mi edziniĝis, mi promesis al Fernando, ke ĉiam mi amos lin, ke kun li mi partoprenos la bonan aŭ la malbonan fortunon, unuvorte, ke mi estos la kunulino de lia vivo en ĉiuj ajn cirkonstancoj. Tiun promeson elparolis ne nur la buŝo, sed ankaŭ la koro. Tial ke neantaŭvidita katastrofo konfuzegis nian vivon, tio ne estas motivo, por ke mi konsideru min kiel malliberi-