Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/284

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

gitan el tiu ĵuro elparolita piede de l’ altaro. Pro devo, mi eĉ dirus pro religio, mi ne ŝanceliĝos kaj oferos al la vera honoro ĉion, eĉ mian bonfamon, eĉ la hipokritajn ŝajnojn de la malvera honoro. Ĝuste tial ke mi estas honesta virino kaj edzino fidela, mi konsentos ŝajni por la mondumo malĉasta virino kaj edzino adulta. Mi amas mian edzon: jen estas la plej granda pruvo de amo, kiun mi povas doni. Vidante tian larĝecon de ideoj, Juliino fariĝis konfuzita. Tio, kion ŝi sentis al sia amikino, estis miksaĵo de respektego kaj de entuziasmo, kiu al ŝi komprenigis, ke estas tre malfortaj kaj tre malbone pruvantaj la kritikoj, kiujn ŝi ankoraŭ intencis esprimi.

Tamen, volante provi lastan ekpenon, ŝi ekkriis:

— Kaj se vi eraras; se vere Fradeko ne estas via edzo? Beatrico havis rideton de kompato, kaj respondis simple:

— Mi ĉion antaŭvidis. Tial ke mi ne konas Britujon, mi intencas montri subite grandan deziron viziti tiun regionon. Mi aranĝos mian vojiran planon laŭ maniero tia, ke mi estos devigata trairi Dinan’on. Mi petos de Petro, ke li bonvolu min akompani en tiu urbo. Se li konsentas, se li ne timas sin montri en tiu lando, en kiu li estis edukita, en kiu li estos neeviteble rekonita, mi estos devigata vidi en li nur mian bokuzon. Tiam mi iros min enfermi en solecejon kun la memoro de mia malfeliĉa Fernando, atendante, ke la hazardoj de l’ vivo bonvolu lin rekonduki en miajn brakojn. Se kontraŭe malgraŭ miaj petegoj, miaj preĝoj, eĉ miaj larmoj, Petro rifuzas veni kun mi, tio pruvos, ke li estas vere mia edzo. Ĉar li amegas min: mi tion sentas; mi estas certa pri tio. Do por ke li tiel malafable min malplezurigu; por ke li ne ŝanceliĝu min tiel grave ofendi, estos necese, ke li havu potencegajn motivojn, kiujn, kiel diris antaŭ ne longe sinjoro Maziero, ne estas malfacile diveni. En tiaj cirkonstancoj mi reprenos mian posedaĵon, kiun mi kredis