Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/291

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tien post la morto de via praonklo, por aranĝi la heredajn aferojn. Laŭ via rakonto, en tiu momento, via patro al vi konigis, ke lia neŝancelebla volo estas ne havi plu kun vi ian rilaton.

— Estas vere. Sed mi forgesis diri, ke mia patro ne loĝas en la urbo mem. Li havas en ekstremaĵo de unu el posturbaj kvartaloj, preskaŭ en plena kamparo, dometon, en kiu li vivas kiel urso, ne vizitante iun ajn homon. Kiam mi elvagoniĝis, mi iris rekte al lia hejmo. Tiam okazis tiu terura disputo, pri kiu mi tiel ofte parolis. Kiam mi lin delasis, mi rapide alkuris al la notario por doni al tiu viro ĉiujn subskribojn, kiujn li povus bezoni. Poste mi revenis al la stacidomo, renkontinte kaj revidinte neniun. Mi sentis ĉagrenon tian, ke mi ĵuris, ke neniam mi revenos ĉi tien. Nur via deziro speciale esprimita havis sufiĉe da potenco, por min devigi al la malplenumo de mia promeso.

— Tiam vi havis malmulte da amikoj?

— Miaj gepatroj estis tro malsociemaj por sin amikalligi kun iu ajn. Kiel amikojn, mi ĉiam havis nur oficejajn aŭ regimentajn kamaradojn, aŭ ankoraŭ tiujn nekonitajn kunulojn, kiujn en vojaĝo la hazardo prezentas al veturantoj. Jen estas kiamaniere mi konis tiun malfeliĉan Gustavion, kiu restis enabismiĝinta en la Rhona glaciejo.

Tiu interparolado okazis en la atendejo de la stacidomo.

Subite kontraŭ ili, viro, kiu rigardadis Petron depost unu momento, sin levis, kaj alirante al li:

— Pardonu min, sinjoro, li diris ĝentile; sed via fizionomio ne estas al mi nekonita. Ŝajnas al mi, ke mi vidis vin ie.

— La afero estas ebla, respondis Fradeko, ne montrante ian embarason: tamen mi ne sendos al vi la reciprokecon: ĉar mi ne memoras, ke mi iam vin renkontis.

— Ĉu vi ne estas sinjoro Herbeno, bankiero en Parizo?