Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/292

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ne, sinjoro, vi eraras. Mi nomiĝas Fradeko.

— Senkulpigu min, rediris tiu homo, kiu ŝajnis esti komerca vojaĝisto: mi estis erarigita de simileco.

Fervoja oficisto malfermis la pordojn de l’ atendejo. Beatrico ekkaptis rapide la brakon de Petro. Ŝi tre bone rekonis la vojaĝiston, kiun en la pasinta tempo ŝi kelkalfoje renkontis en la domo de Maziero.

— La vagonaro baldaŭ ruliĝos, ŝi diris. Ni envagoniĝu. Kaj la juna virino ekkuris, volante komprenigi al tiu trudemulo, ke ŝi neniel intencas vojaĝi kun li en la sama kupeo.

Sinjorino Herbeno memoris la rekomendojn de Juliino.

— Estu singardema, diris sinjorino Klozelo. Necese estas, ke en Dinan la nomo de Fernando ne estu elparolita.

Dum la vagonaro ruliĝis, veturigante al Parizo la gevojaĝantojn, Beatrico profunde pripensis. La koro de la juna virino batiĝis pro feliĉeco. La eksperimento, kiun ŝi provis, estis sukcesinta pli bone ol ŝi tion esperis. Tiufoje la dubo ne estis plu ebla.

Certe por resti en sia rolo, ŝia kunulo al ŝi donis klarigon, kiu unuavide ŝajnis taŭga. Sed al tiu, kiu serioze pripensis, ne estis malfacile diveni, pro kiu motivo Fernando diris tiujn parolojn.

Antaŭvidante la miron, kiun la juna virino ne povos ne montri, kiam ŝi konstatos la plenan indiferentecon de Dinan-loĝantoj por unu el iliaj samurbanoj, Herbeno penadis por antaŭrespondi la demandon, kiun devige al li faros Beatrico. Kaj kiel ĉiam li ĉirkaŭiris ĉirkaŭ la malfacileco kun lerteco tia, ke estis neeble trovi en la klarigo elpensita de li la plej malgrandan kritikindan punkton.

Tiu lasta provo estis pruvanta. Venante post ĉiuj aliaj atestaĵoj, ĝi ilin plenigis kaj tute certigis.

Do ne nur la viro, kiun ŝi amas, obstine rifuzis viziti la patron Fradeko kaj la aliajn personojn, kiuj en la pasinta tempo povis koni la veran Petron (kaj tio nedis-