Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/293

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kuteble pruvis, ke per tiuj kontraŭstarigoj li riskus la plej gravajn danĝerojn); ne nur en sia patrurbo li estis rekonita de neniu urboloĝanto; sed kontraŭe la sola homo, kiu alpaŝis al li, lin salutis per lia vera nomo: Herbeno.

Pro tio la decido de Beatrico estis definitive prenita. La vesperon mem, ŝi intencis rekomenci kun sia edzo la geedzan ekzistadon depost jam du jaroj interrompitan.


Maziero, antaŭsciigite per depeŝo, atendis la gevojaĝantojn en la Saint-Lazare’a stacidomo.

— Por festi vian feliĉan revenon, li diris, mi petas de vi ambaŭ, ke vi bonvolu vespermanĝi tiuvespere en mia hejmo. Vi en ĝi trovos gesinjorojn Klozelo, kiujn mi same invitis.

Kaj dum Petro zorgis pri la pakaĵoj, Maziero blovis en la orelon de Beatrico tiujn vortojn:

— Venu en mian domon, tuj kiam vi estos ŝanĝinta vian tualeton. Mi havas por diri al vi tre gravajn komunikaĵojn; kaj mi ne povas paroli en la ĉeesto de Petro.

Sed tial ke en tiu momento Fradeko revenis:

— Ne forgesu ambaŭ, li aldonis, ke mi atendas vin je la sepa.

Estis la kvina. Petro rekondukis sinjorinon Herbeno ĝis ŝia hejmo: kaj post kiam li estis salutinta sian vojaĝan kunulinon:

— Mi vin lasas, li diris, sed feliĉe ne por longa tempo; ĉar post du horoj ni retrovos unu la alian en la domo de sinjoro Maziero.


Post unu duono da horo, Beatrico sonoris ĉe la pordo de la Maziera hotelo.

Klozelo kaj lia edzino, same venigitaj de l’ bankiero, jam estis alvenintaj kaj ŝin atendis.

— Amikoj miaj, diris la maljunulo per grava voĉo, la rakonto, kiun faris Reĝino, estis nur hipotezo, certe tre