Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/294

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

verŝajna, sed fine hipotezo. La detaloj, kiujn vi konigis en viaj leteroj pri via vojaĝo al Dinan, li aldonis, sin turnante al Beatrico, igis tiun hipotezon ankoraŭ pli verŝajna; sed same ili ne liveris plenan certecon. Sed nun la aferoj tute malsamiĝis; kaj tiun plenan certecon…

— Tiun plenan certecon…? murmuris Beatrico sufokiĝante.

— Tiun plenan certecon mi alportas, ekkriis la bankiero per triumfa voĉo. Petro kaj Fernando estas unu kaj sama persono.

— Parolu, parolu, ekkriis samtempe Juliino kaj ŝia edzo, dum Beatrico apogis sian manon sur sian bruston, por kunpremi sian koron, kiu perforte batiĝis pro miro kaj pro feliĉo.

— Tiumatene mi ricevis leteron de sinjoro Morno, bankiero en Hongkong, en kies firmo Fradeko pasigis dek jarojn de sia vivado: kaj jen estas tio, kion skribas mia angla samprofesiano:

Estimata kolego,

Antaŭ kelkaj monatoj vi petis de mi sciigojn pri unu el miaj iamaj oficistoj, sinjoro Petro Fradeko; kaj tiujn sciigojn mi liveris bonegaj, ĉar tiu junulo ilin meritas. Pro tiu motivo kaj pro la intereso, kiun li ŝajnas inspiri al vi, mi kredas, ke vi estos kontenta, sciante, kio li fariĝis. Mirakle savita el terura katastrofo, en kiu bedaŭrinde li perdis siajn renttitolojn kaj siajn familiaktojn, li estis premita dum kelke da tempo de la plej kruela mizereco. Feliĉe por li unu el miaj oficistoj, Johano Grelo, al kiu mi komisiis konfidan mision, kaj kiu vojaĝis por la bezonoj de mia firmo, lin malkovris, en momento kiam, por gajni sian panon, tiu malfeliĉulo plenumis la plej humilajn kaj la plej lacigajn laborojn. Kortuŝite de kompato, Johano lin instigis reveni al Hongkong, kaj eĉ proponis antaŭpagi por li la prezon pri lia marveturado, certigante, ke mi tutkore lin akceptos. Grelo ne eraris; kaj