Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/295

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi estis tre kontenta, revidante mian iaman oficiston; ĉar li lasis en mia memoro la plej bonan impreson. Depost tiu momento, li reprenis en mia firmo sian iaman oficon; kaj li vivas nun apud mi, estante se ne feliĉa, almenaŭ trankvila.

— Volu akcepti, estimata kolego, la certigon de mia plej alta konsidero.

— Morno.

— Do, ekkriis samtempe Eduardo kaj ŝia edzino, Reĝino estis prava. La Fradeko, kiun ni konas, estas la sama homo kiel Fernando.

— Evidente, respondis Maziero. Tial ke la vera Petro estas nun en Hongkong, povas esti en Parizo nur malvera Petro: kaj la simileco de tiu malvera Petro kun Herbeno estas tro plena, por ke ni povu ŝanceliĝi eĉ unu minuton.

— Do, same kiel Fernando, Fradeko trovis rimedon por sin savi, kaj por eliri el la interno de l’ glaciejo?

— Tio ne estas supermezure mirinda, rimarkigis la bankiero. Ambaŭ falis en saman fendegon, kiu trairis la glacian amason laŭ ĝia tuta dikeco, kaj atingis ĝian plej malaltan parton. En tiaj kondiĉoj, tio, kio okazis al unu, povis same okazi al la alia; kaj ni ne devas tro miri pro tio. Sed kredeblela perforto de la frapo momente svenigis Fradekon: kaj tial ke Fernando kredis, ke lia kamarado estas malviva, pro tio li ŝtelis de li lian paperujeton.

— Ofte Reĝino al mi rakontis, diris sinjorino Klozelo, ke se Herbeno estus restinta en la interno de l’ glaciejo kelkajn horojn pli longatempe, li povis eliri, ne helpite de iu. Ĉar post tre mallonga tempo la nivelo de l’ rivero malaltiĝis sufiĉe, por ke inter ĝia supraĵo kaj la plafono de la galerio fariĝu aerplena spaco sufiĉe larĝa, ebliganta, ke homo povu spiri. Se Fradeko estis savita, li tion ŝuldis al sia svenado. Kiam li aliris eksteren, li kredeble marŝis tre rapide por sekigi siajn vestojn, kaj precipe por sin revarmigi; kaj tial ke li portis sur si en sia turistsako sian tutan posedaĵon, li opiniis neutile reveni al la hotelo.