Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/298

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Tio estas neebla! ekkriis Juliino.

— Mi tion certigas.

— Sed tiu preterlasita vorto estis vera konfeso.

— Tia estis mia penso, respondis Maziero. Tio pruvas, ke la vera vizaĝo krevigas la maskon kaj tra ĝi aperas.

— Ha! rimarkigis Eduardo, kiel prava mi estis, kiam mi diris: “Tian sekreton oni devas konfidi al neniu, eĉ al la plej intima amiko, eĉ al la virino la plej fervore amegata.” Se Herbeno ne estus elirinta el sia iama diskreteco, neniam Reĝino estus povinta lin duone perfidi tiel, kiel ŝi faris. Pro tio estu certaj, ke nun estas neutile demandi nian amikon pri tiu temo. Li sin butonumos en sia Fradeka personeco, kaj alligos sur sia vizaĝo sian maskon laŭ pli mallarĝa maniero, ol li faris ĝis hodiaŭ.

— Tamen rimarkigis Beatrico, necese estos, ke li plene eligu tiun maskon, kiam li konos la leteron de sinjoro Morno.

— Mi esperas, respondis Klozelo, ke neniu el ni estos tiel nesingardema, ke li faros tian malprudentaĵon. La situacio de nia kompatinda amiko estas jam tiel terura, ke ni estus riproĉegindaj, se ni ĝin ankoraŭ pligravigus per nia malseriozeco. Ĉar li sin trovus ĉirkaŭprenita en tiel nemalplektebla reto, ke eble la malespero ekkaptus lian animon kaj lin instigus al memmortigo.

— Kial? demandis Beatrico timigita.

— Tial ke la paperujeto, kiun Fernando prenis en la poŝo de lia kunulo ŝajne malviva, enhavis ne nur liajn familiaktojn sed plie liajn renttitolojn. En la tute speciala situacio, en kiu troviĝis Herbeno, tiun ŝtelon faritan al kadavro oni povas senkulpigi, tial ke, se Fernando ne estus preninta tiujn monpaperojn, ili restus enabismigitaj por ĉiam en la profundegaĵoj de l’ glaciejo. Sed nun, tial ke la vera posedanto estas viva kaj premita de mizereco, la aspekto de la demando tute ŝanĝiĝas. Se ni montras al nia amiko la leteron de sinjoro Morno, ne nur ni lin devigos konfesi, ke li estas vere Fernando, sed