Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/299

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

samtempe ni lin devigos redoni al ĝia vera posedanto la enhavon de l’ paperujeto, t. e. la renttitolojn kaj la identecajn paperojn, kiuj estas nune lia sola protektilo. Ni ĉiuj scias, ke Fernando estas tro profunde honesta por lasi en mizereco homon, kiun li estus rabinta: tia ŝtelo ŝajnus al nia amiko tiel malnoblega, ke li estus nekapabla ĝin plenumi. Do vi vidas, ke konigi al li la veron, estus lin ĵeti en la brakojn de l’ ekzekutisto.

Aŭdante tiujn vortojn elparolitajn per vibranta voĉo, ĉiuj ĉeestantoj tremetis.

— Sed, rimarkigis Beatrico, se ni ne parolas, tial ke ni scias la veron pri tiu punkto, estas ni tiuj, kiuj per nia silentiĝo fariĝas kulpaj je tiu malnobla ŝtelo, al kiu Eduardo aludas.

— Vi estas prava, respondis la bankiero. Sed ni tre bone povas redoni al Fradeko lian rajtan posedaĵon, ne farante al Fernando la plej malgrandan konfidencion.

Kaj sidiĝinte antaŭ sia skribotablo, li verkis kelkajn linion.

— Jen estas, li diris, mia respondo al sinjoro Morno:

Estimata kolego,

La sciigoj, kiujn vi donas pri via oficisto Petro Fradeko, havas grandegan valoron, kiel vi povos ĝin vidi en la venontaj linioj de tiu letero; kaj mi tre sincere vin dankas pro tiu konigo. Persono, kiu deziras konservi anonimecon, vin komisias, per mia pero, por ke vi donu al tiu junulo la monsumon da du cent mil frankoj, kiujn li perdis en la katastrofo. Por ke sinjoro Fradeko povu havi neniun divenigaĵon pri la deveno de tiu monsumo, jen estas tio, kion mia kliento petas de via bonvolo. Pro ia ajn motivo, donu al via oficisto obligacion: kaj kiam estos alveninta la epoko de la unua loto, anoncu al li triumfe, ke lia numero eliris el la lotrado kaj gajnis la ducentmilfrankan lotaĵon. Tiamaniere sinjoro Fradeko