Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/303

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

antaŭ du devoj, ambaŭ nekontraŭstareblaj, sed kontraŭaj kaj malkunigeblaj: ili estas socia devo kaj natura devo. Tial ke ŝi estas devigata elekti, ĉu unu, ĉu la alian, ŝi sin turnas al tiu, al kiu ŝin puŝas ŝia koro. Mi ne povas ŝin kulpigi.

— Mi same. Sed la mondumo ne rezonos kiel ni. Kaj eĉ se ni volas ne perfidi la inkogniton de Fernando, ni ŝajne devos juĝi la konduton de sinjorino Herbeno tute severege.

Kiam Beatrico alvenis al la pordo de sia domo, Petro volis ŝin forlasi.

— Supreniru do momenton, diris la juna virino, mi havas ion por rakonti al vi.

Pikite de scivoleco, Fradeko obeis. Kiam sinjorino Herbeno penetris en sian apartamenton, ŝi forsendis Viktorinon, kaj enirigis Petron en sian dormoĉambron.

— Sidiĝu, ŝi diris, aŭskultu min, kaj precipe respondu nenion. Tial ke mi jam konas ĉion, kion vi povus diri, mi vin avertas, ke ĉiuj viaj protestoj havos por mi la saman valoron ol bruo de vento blovanta en kameno.

Dum Beatrico parolis, ŝi komencis sian senvestigon, kvazaŭ Petro ne ĉeestus.

La junulo rigardis ŝin agantan; kaj tiu rigardo, kiu estis demandanta, ŝajnis postuli tujan respondon.

Sinjorino Herbeno daŭrigis:

— Mi dankas vin, ĉar vi bonvolis min akompani al Dinan. Vi komprenis, ke tiu deziro ne estis vana kaprico de amata virino, sed neevitebla provo, kiu cetere estis decidiga. Vi viaflanke bonvolos esti justa al mi, kaj konsenti, ke mi sciis akordigi la necesecojn de l’ enketo, kiun mi bezonis fari, kun la postuloj de via propra sendanĝereco.

— Tiuj paroloj estas iomete mallumaj, respondis Petro. Mi estus tre danka, se vi ilin pliprecizigus.