Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/305

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

edziĝo estis necesega por cia savo: iam Juliino klarigis tion al mi. Mi supermezure suferis; sed mi komprenis, kaj ĝin akceptis rezignacie. Hodiaŭ ci estas libera: mi cin reprenas.

Sinjorino Herbeno malagrafumis sian korseton, kaj, sin malforte flankenklininte, malalligis siajn ŝtrumpoŝelkojn.

— Dio mia, ŝi rediris, se mi povus montri mortakton je la nomo de Fernando, tio estus preferinda: mi tion tre facile rekonas. Tiam dua geedziĝo fariĝus ebla, kaj por la mondumo tio estus pli regula. Jen estas kial antaŭ kelkaj tagoj mi tiel forte cin skandalis, kiam mi parolis pri la morto de mia edzo laŭ tiel malfunebra maniero. Ci kredis, ke mi estas senkora. Ci do ne komprenis, ke tiun misteron, per kiu ci volas cin envolvi, mi tute divenis. Se mi silentiĝis, mi tion faris nur, ĉar mi timis Reĝinon: mi timis, ke ŝi cin pereigos por sin venĝi.

Denove Beatrico venis sidiĝi sur la genuojn de Petro. Per rapida movo ŝi formetis siajn ŝtrumpojn, kaj ilin ĵetis malproksimen, en angulon de la ĉambro.

— Timu nenion, karulo mia, ŝi diris, sin lasante fali en la brakojn de la junulo; timu nenion; mi ne cin perfidos. Tiel longe kiam la leĝaj limtempoj ne estos alvenintaj, mi konsentos kredigi, ke mi estas cia amantino. La mondumo ĵetos al mi ŝtonon; tio estas neevitebla: sed por min subteni mi havos mian konsciencon kaj mian amon. Kaj kiam mi povos min regeedzigi, kiam fine estos al mi permesate porti tiun nomon Fradeko, kiu nun estas la cia, kiel mi diris la lastan monaton, mian arĝentan geedziĝon mi tiam festos.

Ensorĉite, frenezigite de tiu freŝa buŝo, kiu serĉis la lian, de tiuj subtilaj parfumoj de la idoladorata virino, de tiu fleksebla, ondmoviĝanta korpo, kies kontakto ŝajnis al li ĉiela kareso, Petro fermis siajn okulojn.

En tiu momento, la juna virino diris konklude:

— Sed se mi devus atendi ĝis tiu epoko, kiom da tempo perdita por amo kaj por feliĉo!