Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/307

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ĈAPITRO DEKUNUA

La morgaŭon matene Maziero alkuris al la hejmo de Beatrico. Kiam li eniris, la unua vizaĝo, kiun li renkontis, estis tiu de Fradeko. La junulo ne estis ankoraŭ elirinta.

Lacigite de varma amnokto, la pseŭdogeedzoj vekiĝis malfrue, ĉar la dormo ilin senmovigis nur frumatene en brakoj unu de alia.

Ili komencis ellitiĝi, kiam alvenis Maziero.

— Ha! ekkriis la bankiero, sin turnante al Petro, mi konstatas, ke hieraŭ sinjorino Klozelo diris la veron. Ci reprenis cian edzinon, kaj kun ŝi rekomencis la geedzan kunvivadon.

Pro tiu cidiro Fradeko tremetis, kaj rigardadis la maljunulon per tiel mireganta ŝajno, ke ĉi tiu, rekonante sian mallertecon, tuje respondis:

— Pardonu, mia kara Fernando: mi komprenas la mutan riproĉon, kiun enhavas cia rigardo. Nun, tial ke mi scias ĉion, ci timas, ke forgeso venanta de mi malvualigos cian sekreton, tiun sekreton, kiun ĝis nun ci konservis por ci sola tiel lerte kaj tiel persiste.

Fradeko nenion respondis.

Tiam Maziero daŭrigis, farante videblan ekpenon:

— Ne timu, Petro: eĉ en intimeco, eĉ en ambaŭesto mi ĉiam daŭrigos agi kun vi same kiel kun fremdulo: neniam mi al vi cidiros. Mi tro timus, se mi prenus tiun