Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/308

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kutimon, min perfidi, kiam ĉeestos aliaj homoj. Al mi sufiĉos, por esti feliĉa, scii, ke mi vin retrovis, senti, ke estas vere vi mia baptofilo, la infano, kiun mi edukis, la filo de mia malnova amiko Leopoldo.

— Sinjoro Maziero, respondis Fradeko, mi amegas Beatricon: eliri for de ŝi nun estus al mi tute neeble. Hodiaŭ, tial ke ŝi fariĝis mia edzino, por ŝin konservi ĉiam apud mi, mi konsentas fari ĉiujn cedojn kaj ĉiujn oferojn. Estas necesege, ke por ŝi, por vi, por Klozelo, por Juliino, mi estu Fernando Herbeno, ŝia edzo kaj via baptofilo. Tion mi komprenas; de tio dependas mia feliĉeco. Mi eĉ opinias, ke por tia prezo ĝi ne estas tro kare aĉetita. Sed pripensu, ke mi vestas teruran respondecon, min kovrante per individueco, kontraŭ kiu ĝis nun mi tiel obstine protestis. Estas minacitaj mia libereco kaj eble mia vivo. Mi vin petegas: ne min pentigu pro mia ekspersoneciĝo.

En tiu momento, Beatrico eniris rapide en la salonon, havante siajn okulojn ankoraŭ ŝvelantojn pro amo kaj pro dormado.

Ekvidinte la bankieron, ŝi sin ĵetis al lia kolo, kaj lin kisis, ekkriante:

— Ha! sinjoro Maziero, neniam vi scios, kiel plene mi estas feliĉa! Poste sidiĝinte apud Petron:

— Vi vidas tiun malbonulon, tiun kaŝemulon, ŝi daŭrigis. Li ne volis akcepti mian amon: mi estis devigita altrudi al li la feliĉecon, malgraŭ lia konsento.

Kaj dum ŝi parolis, sinjorino Herbeno premis siajn lipojn sur la frunto de l’ junulo, kiu ŝajnis en ekstazo.

Vidante tiun amoplenan scenon, la maljunulo sin sentis kortuŝita.

Li venis, intencante multe riproĉi la geamantojn, kaj pruvi al ili la nesingardon de ilia konduto; sed tiu radiado de feliĉeco kaj de juneco lin blindigis kaj lin paralizis.