Paĝo:Vallienne - Ĉu li?, 1908.pdf/313

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

opinio, kaj ĝin instigis fariĝi favora al sinjorino Herbeno, estis jena: Fradeko faris nenion por konservi la nomon montritan sur lia naskiĝa akto. Oni lin nomu Fernando aŭ Petro, Herbeno aŭ Fradeko, li indiferente respondis al ĉiuj tiuj vortoj, ne ŝajnante preferi pli unu ol la alian.

Vane Maziero komandtone ordonis al ĉiuj siaj oficistoj, ilin minacante de tuja forpermeso, se ili malobeos, ke neniam ili nomu la junulon per tiu vorto Herbeno, al kies porto neniel lin rajtigis lia civila etato, la bankiero havis neniun povon por altrudi sian volon al siaj klientoj. Pro tio iom post iom la nomo Fradeko preskaŭ malaperis.

Tiu malapero donis grandegan antaŭenpuŝon al la laboro de rehonorigo, kiu de tago al tago pli kaj pli fortiĝis por Beatrico.

Ekzistas virinoj, kies vizaĝo estas stampita de tiel ĉasteca sigelo, kiuj havas en siaj okuloj ŝajnon de tiel virga senkulpeco, ke la ideo de kulpo malbone akordiĝas kun la impreso, kiun ili sentigas. Tia estis la kazo de Beatrico. Kiam oni ŝin rigardis, oni ne povis kredi, ke ŝi estas kapabla de malvirteco kaj de malĉasteco; kaj oni preferis vidi en ŝia situacio la konsekvencon de misteraj kaj nekonitaj kaŭzoj, prefere ol la vivegecon de l’ organismo kaj la deliron de sentoj.

Pro tio la pli maltimemaj rekomencis alproksimiĝi al ŝi, poste aliaj, poste aliaj ankoraŭ, kiuj fine altiris la pli timemajn.

Post kelkaj monatoj, la neregula situacio, en kiu troviĝis Fradeko. kaj sinjorino Herbeno, estis akceptita sen komentarioj, kaj eĉ fariĝis, se oni povas tiel paroli, preskaŭ reguligita, dank’ al la senapelacia sentenco de la publika opinio.

La sola viktimo oferita estis la nomo Fradeko, kiu tiufoje dronis sen espero de revivigo.

Nun, tial ke ilia amkuniĝo estis konita de ĉiuj, Petro kaj Beatrico ne faris plu pri ĝi ian misteron. En ĉiuj